Denotacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Denotacio en PIV estas la informa, referenca valoro de vortokoncepto. Ĝi estas la malo de konotacio.[1]

La denotacio estas la malo de konotacio; ĝi estas difinita en vortaroj kiel formo de formala kaj objektiva baza esprimo. La vortoj de la homa lingvo posedas du tipojn de signifoj, nome tiu denotacia aŭ denotacio, kiu estas objektiva kaj tiel uzata en la normala uzado de la lingvo, kaj la konotacio. Denotacio estas la universala signifo - tiu, kiu validas por ĉiuj scipovantoj de la lingvo tiel, ke ne ekzistas malkonsento prie inter la lingvanoj; nome temas pri la signifo kiel ĝi aperas ekster ajna kunteksto. Ekzemple, la vorto "rozo" denotacias la precizan floron, al kiu tiu vorto aludas; sendepende de la simboloj, plej ofte literaturaj, pri beleco, juneco, efemereco ktp, kiujn oni povus aldoni al ĝi, nome simple tio, kio aperas an la vortaroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 1an de februaro 2019.