Dentopasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dentopastoj de diversaj fabrikantoj

Dentopastodentoŝmiraĵo estas puriga pasto, kiun oni ŝmiras sur la dentojn por brosado. Dentopasto plialtigas la efikon de mekanika dentopurigado.

Dentopasto konsistas el mola pasto aŭ ĝelo. Ĉefaj ingrediencoj estas purigiloj, ŝaŭmigiloj, malsekigiloj, aromoj, konserviloj, farbiloj kaj aldonaĵoj. Dentopastoj enhavas ankaŭ apartajn efikigilojn kontraŭ kario (ekz. fluoridoj).

Historio

Jam antikvaj egiptoj uzis specon de dentopasto farita el muelita pumiko kaj vina vinagro. Romianoj uzis tiucele urinon. Dum longa tempo oni uzis dentopulvoron el kreto. Antaŭulo de la dentopasto, la dentosapo estis kreita de la saksa apotekisto Adolf Heinrich August Bergmann en la jaro 1852.

La moderna dentopasto estis kreita en 1907 de la dresdena apotekisto Ottmar Heinsius von Mayenburg, kiu tamen ankoraŭ ne enhavis ŝaŭmigilojn. Sub la nomo Chlorodont tiu dentopasto famiĝis tra la mondo. Ĝiaj efikigiloj estis pumika pulvoro, kalcia karbonato, sapo, glicerino kaj kalia klorato. La nomo devenis de la greka chloros (helverda, kaj simbolo freŝa) kaj de odon (dento) [1].

Referencoj

  1. Mahlke DZW S.18

Bibliografio

  • Rolf Mahlke: Die Zahnpasta des Herrn von Mayenburg. (la dentopasto de la sinjoro de Mayenburg) en: Die ZahnarztWoche (DZW) 51–52/2007 S. 18 ff.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj