Denvero (Koloradio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Denvero estas metropolo, la plej granda urbego kaj ĉefurbo de la usona ŝtato Koloradio. La urbo situas tuj oriente de la montetaroj de la Rok-Montaro.

Panoramo de Denvero

Denvero estas kromnomata la "Mejlalta Urbo" pro sia oficiala alto. Unu el la ŝtupoj de la ĉefurba konstruaĵo estas markita esti 5.280 futojn super marnivelo aŭ unu mejlon. La urbo ankaŭ estis konata kiel "La Reĝino-Urbo de la Ebenaĵo" pro la graveco de la urbo en la agrikulturo de la ĉirkaŭaj ebenaĵoj.

La Flughaveno Denvero estas nordorienta de la urbo. La Denvera Bestoĝardeno aŭ en angla Denver Zoo estas instalaĵo de 32 ha situanta en la Urba Parko de Denvero. Fondita en 1896, ĝi apartenas al la urbo kaj kantono Denver kaj ricevas financon parte de Scientific and Cultural Facilities District (SCFD). Ĝi estis la plej populara paga allogaĵo en la Denvera metropolita areo en 2005.[1]

Denvero estis fondita kiel urbeto en la Teritorio Kansaso en 1858, kaj enkorpiĝis je la 7-a de novembro 1861, multajn monatojn post la formigado de la Teritorio Kolorado.

Denvero estas ĝemelita kun la franca urbo Brest.

Multaj ŝipoj estis nomitaj USS Denver pro honori la urbon. (USS estas usona mallongigo signifanta United States Ship = usona ŝipo.)

Notoj

  1. Kelley, Joanne, "Destination: Denver (Record number of overnight visitors came to city in 2005)", Rocky Mountain News, 21an de Junio, 2006, paĝo 1B. Kontrolita 3an de Junio, 2012.