Denzel Washington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denzel Washington
usona aktoro
usona aktoro
Persona informo
Naskonomo Denzel Hayes Washington, Jr.
Naskiĝo 28-a de decembro 1954
en Mount Vernon, Novjorko, Usono
Lingvoj angla
Loĝloko Beverly
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Fordham • Pennington-Grimes Elementary School • Oakland Military Academy • Mainland High School • Mount Vernon High School • The Center for Early Education
Familio
Edz(in)o Pauletta Pearson Washington
Infanoj John David Washington • Olivia Washington
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoro • filmaktoro • proparolanto • teatra aktoro • televida aktoro • aktoro
vdr

Denzel WASHINGTON naskiĝinta la 28-an de decembro 1954 en Mount Vernon, Novjorko en Usono estas usona aktoro.

Origine li studis en Fordham University en novjorka Bronkso medicinon, sed li baldaŭ koncentriĝis sian intereson al teatro kaj fine li finvizitis tiun ĉi universitaton kiel ĵurnalisto. Du jarojn li poste vizitis kursojn pri aktorado en sanfranciska American Conservatory Theatre kaj reveninte Novjorkon li rolis en ŝekspira repertuaro en Novjorka Ŝekspira Festivalo de Joseph Papp.

Komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento li agadis en teatro en Los Angeles kaj en Novjorko. Kiel membro de ensemblo Negro Ensemble Company li atentigis pri si per rolo de soldata volontulo Melvin Peterson, por kiu en eksterbrodvaja inscenigo de ludo de Charles Fuller Ludo de soldato li estis nomita por prezo Obie 1982; tiun ĉi rolon li ankaŭ ripetis en filma versio de tiu ĉi dramo nomita Okazintaĵo de soldato.

En pli vastan spektantoran konon li enpaŝis per rolo de d-ro Phillip Chandler en televida serio el malsanuleja medio St. Elsewhere, sed nur staturo de sudafrika batalanto por rajtoj de negroj Steve Bike, kiun li korpigis en politika dramo Vokado de sovaĝejo, certigis al li internacian renomon kaj lokon inter kandidatoj por Oskaro 1987. Sian postenon de stelo li definitive firmigis por si post tio, kiam estis agnoskita al li Oskaro 1989 kaj Ora globo 1989 por rolo de fuĝinta sklavo Trip, kiu en historia-milita dramo Glory batalas en armeo de Unio kontraŭ sudista Konfederacio.

La plej grandan aktoran okazon dume donis al li negra reĝisoro Spike Lee, kiu konfidis al li malfacilan centran parton: ĵaza trumpetisto Bleek Gilliam en muzika dramo Mia pli bona blueso kaj ekstremista negra aktivisto Malcolm X en biografia fresko Malcolm X. Tiun ĉi disputeman kaj tragikan staturon li jam kreis en 1983 en eksterbrodvaja inscenigo de ludo Kiam kokidoj revenas en naskonestojn.

Kontraŭ senrajteco kaj antaŭjuĝoj enviciĝas ankaŭ kelkaj liaj pluaj herooj: advokato Joe Miller, kun kies helpo li sukcesos por maldungita homoseksa kolego kun viruso HIV (Tom Hanks) gajni juĝdisputon kontraŭ ties okupiganto, en psikologia dramo Philadelphia ĵurnalisto Gray Grantham, kiu helpas al studentino de juroj (Julia Roberts) pruvi koruptitajn politikistojn, en politika dramo Evento Pelikano.

Plua aŭtentika legenda staturo, kiu alportis al li Oran globon 1999, Arĝentan urson en Internacia filma festivalo en Berlino 2000 kaj nomigon por Oskaro 1999 estis malliberigata ŝampiono Rubin "Hurikano" Carter en biografia dramo Hurikano. Apud Wesley Snipes, Forest Whitaker kaj Laurence Fishburney li realiĝis kiel gvidanta karaktera aktoro de nigra haŭto de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento|lasta jarcento.

Denzel Washington proprumas produkcian kompanion Mundy Lane Entertainment. Ekde la jaro 1984 li estas edziĝinta kun aktorino kaj kantistino Pauletta Pearson.