Departemento Artibonite
Aspekto
| Departemento Artibonite | ||
|---|---|---|
| Departemento | ||
| departemento de Haitio [+] | ||
| Lando | Haitio | |
| Ĉefurbo | Les Gonaïves | |
| - koordinatoj | 19° N, 73° U (mapo)19.45-72.6833Koordinatoj: 19° N, 73° U (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 4 986,94 km² (498 694 ha) [+] | |
| Areo | 4 986,94 km² (498 694 ha) [+] | |
| ISO 3166-2 | HT-AR | |
![]() |
||
| Departemento Artibonite | ||
Departemento Artibonite (france: L'Artibonite, kreole: Latibonit) estas unu el la dek departementoj de Haitio. Ĝia nomo deriviĝas de samnoma rivero.
Ĝia areo estas 4.984 km²; en 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 1.571.020. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas HT-AR. Plej gravaj urboj estas la ĉefurbo Les Gonaïves kaj Saint-Marc.
En februaro 2004 okazis sensukcesa provo sendependigi la departementon disde Haitio.
En Artibonite gravas kultivado de rizo.
La departemento estas dividita en kvin arondismentojn, kiuj konsistas el sume 15 komunumoj:
- Arondismento Dessalines (4 komunumoj):
- Arondismento Les Gonaïves (3 komunumoj):
- Arondismento Gros-Morne (3 komunumoj):
- Arondismento Marmelade (2 komunumoj):
- Arondismento Saint-Marc (3 komunumoj):





