Departemento Caazapá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
departemento Caazapá

Caazapa in Paraguay.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Caazapá
Areo 9 496 km²
Loĝantaro 151 477 (stato: censo de 2012)
ISO-kodo PY-06
v  d  r
Information icon.svg

La departemento Caazapá estas unu el 17 departementoj de Paragvajo, kiuj kun la Ĉefurba Distrikto de Asunciono konsistigas la ŝtatan teritorion. Sur areo de 9 496 kvadrataj kilometroj laŭ la stato de la censo de 2012 vivis 151 477 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de po 16 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Caazapá. La departemento pludividiĝas je 11 distriktoj.