Departemento Cordillera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
departemento Cordillera

Cordillera in Paraguay.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Caacupé
Areo 4 948 km²
Loĝantaro 285 998 (stato: censo de 2012)
ISO-kodo PY-03
Information icon.svg
vdr

La departemento Cordillera estas unu el 17 departementoj de Paragvajo, kiuj kun la Ĉefurba Distrikto de Asunciono konsistigas la ŝtatan teritorion. Sur areo de 4 948 kvadrataj kilometroj laŭ la stato de la censo de 2012 vivis 285 998 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 57,8 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Caacupé. La departemento pludividiĝas je 20 distriktoj.