Departemento Cuscatlán
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Cuscatlán estas departemento de Salvadoro, situanta en la centra regiono de la lando. Cuscatlán etendiĝas sur 756 km² kaj havas 216,446 loĝantojn (2007).
Ĉi tie oni kultivas sukerkanon kaj iom malpli, tabakon, kafon kaj cerealojn. La ĉefurbo estas Cojutepeque, unu el la elstaraj urboj de Salvadoro konata kiel "la urbo de la nebuloj". Populara turisma urbo estas Suchitoto.