Departementoj de Francio
Francio estas partigita en 101 administraciajn areojn: la departementoj. Ĉiu departemento enhavas unu ĉefurbon nomitan prefektejo aŭ prefekturbo (franclingve préfecture [prefektür]), kie ĉeestas reprezentanto de la franca registaro: la prefekto. La prefekto zorgas pri apliko de la franca leĝaro en la departemento.
En la prefekturbo estas ankaŭ la sidejo de la Ĝenerala Konsilio (fr. conseil général), t.e. departementa asembleo rekte balotita de la departementaj loĝantoj. Ĝiaj ĉefaj agosferoj estas zorgo pri socialaj aferoj, departementaj kaj landaj vojoj.
Ĉiu departemento havas nomon kaj numeron. La nomo rilatas ofte al la geografiaj lokoj: riveroj, montoj, oceanoj. Kelkaj nomoj rilatas al historio. La numero estas simple la vico de la departemento laŭ alfabeta ordo antaŭ nomŝanĝoj kaj disdivido de la antaŭaj departementoj de Pariza Regiono (eksaj 75 - Seine kaj 78 - Seine-et-Oise fariĝis la nunaj 75, 78, 91 ĝis 95) . Kelkaj departementoj estas transmaraj departementoj (fr. Départements d'outre-mer/DOM), ili havas numerojn ekster la alfabeta ordo.
De la jaroj 1980-aj ekzistas la administraciaj regionoj, kiuj arigas po plurajn departementojn. Estas nun 22 francaj regionoj. (Vd. la mapon: ĉiu regiono estas distingita per koloro.)
Listo de ĉiuj francaj departementoj
Transmaraj departementoj/DOM
numero | nomo | ĉefurbo |
---|---|---|
971 | Guadeloupe | Basse-Terre |
972 | Martinique | Fort-de-France |
973 | Guyane | Cayenne |
974 | Réunion | Saint-Denis (Reunio) |
976 | Mayotte[1] | Mamoudzou |
Notoj kaj referencoj
- ↑ la 31-an de marto 2011
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.dgcl.interieur.gouv.fr/Orga_territoriale/accueil_orga_territ.html
greke http://www.intercommunalites.com
greke http://www.droit.org/code/index-CGCTERRL.html