Departementoj de Haitio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La departementoj de Haitio

Haitio estas dividita al dek departementoj. Tiuj ĉi konsistas el sume 42 arondismentoj, en kiuj ekzistas 133 komunumoj. La kreola vorto por "departemento" estas "depatman", la franca "département".

Sep el la dek departementoj estas nomitaj laŭ sia situo (kompasa direkto aŭ "centro").

Departemento Nippes ekestis nur en 2003 per disiĝo de departemento Grand’Anse.

Departemento Centre estas la sola, kiu ne havas marbordon. Ĝi situas oriente ĉe la landlimo al la Dominika Respubliko, al kiu limas ankaŭ la departementoj Nord-Est, Ouest kaj Sud-Est.

La ĉi-sekva tabelo indikas unue la francajn nomojn de la departementoj kaj poste la kreolajn.

Departemento Ĉefurbo Areo (km²) Loĝantaro Loĝ./km² Arond. Numero en la mapo
Artibonite/Latibonit Les Gonaïves 4.984 1.168.800 234,5 5 1
Centre/Sant Hinche 3.675 564.200 153,5 4 2
Grand'Anse/Grandans Jérémie 1.871 425.878 227,6 3 3
Nippes/Nip (ekde 2003) Miragoâne 1.219 311.497 245,7 3 4
Nord/Nò Cap-Haïtien 2.106 872.200 414,2 7 5
Nord-Est/Nòdès Fort-Liberté 1.805 283.800 157,2 4 6
Nord-Ouest/Nòdwès Port-de-Paix 2.176 488.500 224,5 3 7
Ouest/Lwès Port-au-Prince 4.827 2.943.200 609,7 5 8
Sud-Est/Sidès Jacmel 2.023 518.200 256,2 3 9
Sud/Sid Les Cayes 2.794 745.000 266,6 5 10
Sumo 27.480 8.321.275 2.789,7 42