Der Streit um den Sergeanten Grischa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der Streit um den Sergeanten Grischa
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Arnold Zweig
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1927
Ĝenro militromano
vdr
Unua eldono, 1927.

Disputo pri serĝento Griŝa (1927) estas milita romano de la germana verkisto Arnold Zweig. Ties originala germana titolo estas Der Streit um den Sergeanten Grischa. Ĝi estas parto de heksalogio de Zweig Der große Krieg der weißen Männer (La granda milito de blankaj viroj). Ĝi estis parto de la laŭdira "milita libra ekprosperiĝo" de la fino de la 1920-aj jaroj, dum kiu multaj veteranoj de la Unua Mondmilito turnis siajn memorojn kaj spertojn en duon-membiografiaj romanoj.

La libro estas paskvilo, koncentranta sur la vojo en kiu senkulpaj viroj estas oferita en milito, unu ironio estanta ke la aŭtoritatoj elspezas pli da tempo kaj energion sur la agrablaĵoj de la kazo de Griŝa ol ili faris provante savi siajn proprajn soldatojn de ilia sorto. Kelkaj gravaj aktoroj en la milito estas malforte kaŝvestita: Ĝeneralo Ludendorff estas "Schieffenzahn", la politikisto Matthias Erzberger estas "Deputito Hemmerle", Generalo Max Hoffmann estas "Clauss" kaj Feldmarŝalo von Eichorn estas "von Lychow".

La unua filmo bazita sur la romano estis farita en 1930 en Usono; dua estis farita en Germanio en 1968. Orienta germana televido elsendis miniserion bazita sur la romano en 1970.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La militkaptita rusa soldato Griŝa eskapas de germana prizona tendaro kaj provas reveni al la familia hejmo. Post sia eskapo li fariĝas okupita kun grupo de eksterleĝuloj, inkluzivanta junan virinon, Babka, kiu vestiĝas kiel viro kaj estis antaŭtempe maljuniĝita de siaj traŭmataj spertoj. Griŝa kaj Babka fariĝis geamantoj. Kiam li forlasas, ŝi donas lin la identecan karton de eksa amanto, Bjuscheff, por ke se oni kaptigos lin li estos erare aljuĝita kiel dizertinto kaj ne estos sendita reen al la prizona tendaro. Ŝi sekvas lin de malproksime en kazo ke li iam ajn bezonos ŝian helpon.

Eventuale Griŝa estas kaptita. Estanta nelegoscia, li ne konscias ke personigo kiel iu alia Bjuscheff plimalbonigas lian sorton, kiel li nekapablas legi la avizojn dirantajn, ke ĉiuj dizertintoj devas doni sin mem al la okupanta germana armeo ene de tri tagoj aŭ alfronti ekzekuton kiel spionoj. Nur kiam li estas kondamnita al morto li konscias tion kio okazis kaj li sekve rivelas sian veran identecon. La lokaj germanaj aŭtoritatoj informas liajn eksajn prizongardistojn, konfirmante lian veran identecon, ili petas la konsilon de Schieffenzahn, la ĉefa administranto sur la Orienta Fronto. Schieffenzahn ordonas, ke la originala eraro devas esti ignorita, pro la bonordo kaj la armea disciplino. Griŝa estas sekve kondamnita esti pafita.

Tie sekvas potenca lukto inter la lokaj militistaj aŭtoritatoj kaj la administrantoj. La maljuna generalo vidas ĝin kiel afero de honoro ne cedi al la ordonoj de Schieffenzahn. Kvankam li malsukcesas konvinki Schieffenzahn en konversacio, la lasta repensas pli bone pri ĝi poste kaj revokas la ekzekutan ordon. Tamen, peza neĝado diskonektas la komunikadon kaj la telegramo de punprokrasto estas neniam sendita. Dume, Babka elpensas planon venenigi la prizonajn gardistojn, kiam Leŭtenanto Winfried, la nevo de la generalo, provas trovi alternativajn vojojn, nome elprizonigi Griŝa. Ambaŭ planoj malsukcesas kaj Griŝa mem estas laciĝnita pro la lukto kaj fariĝas apatia, preferanta alfronti ekzekuton prefere ol daŭri kiel peono en la multe pli granda ludo inter altranguloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]