Dercen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Dercen (ankaŭ hungare), ukraine Дерцен, ruse Дриcина (drisina) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve. Ankoraŭ unu vilaĝo apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Dercen situas sur ebenaĵo, Mukaĉeve troviĝas 14, Berehove 11 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1321 en formo Derzen. Post la mezepoko la regiono foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1875 incendio okazis. En 1910 loĝis en Dercen 2025 da homoj, (hungaroj en majoritato, rutenoj en minoritato). Ĝis 1920 Dercen apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. Dercen rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis 402 da hungaroj al la gulago, el ili tie mortis 72. Ekde 1945 Drisina apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la socialismo kolĥozo nomata "Nova Vivo" funkciis, kies kampoj estis disdonitaj inter la kolĥozanoj en 2000. En 2001 loĝis en Dercen 2793 da homoj, (2727 hungaroj). Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, poŝto, 2 apotekoj, 10 vendejoj, restoracio, bakejo.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]