Derek and the Dominos

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Derek and the Dominos
Persona informo
vdr

Derek and the Dominos estis mallongdaŭra angl–usona blusroka bando formita en la printempo de 1970 fare de gitaristo kaj kantisto Eric Clapton, klavaristo kaj kantisto Bobby Whitlock, basisto Carl Radle kaj drumisto Jim Gordon. Ĉiuj kvar membroj estis antaŭe kunludante en la grupo Delaney & Bonnie and Friends, dum kaj post la mallonga partopreno de Clapton ĉe Blind Faith. Dave Mason anstataŭis aldonan ĉefgitaron en la dekomencaj studisesioj kaj ludis provizore en ilia unua koncerto. Alia partopreno en tiu unua sesio kiel bando estis George Harrison, nome por la registrado de lia albumo All Things Must Pass, kiu markis la formadon de Derek and the Dominos.

La bando publikigis nur unu studialbumon, nome Layla and Other Assorted Love Songs, produktorita de Tom Dowd, kiu ankaŭ ricevis etendajn kontribuojn per ĉefa kaj glit-gitaroj el Duane Allman. Duobla albumo, Layla ne tuj ricevis fortajn vendojn nek atingis ampleksan radioelsendadon, sed plue havigis kritikan laŭdon. Kvankam publikigita en 1970, nur en Marto 1972 la unuopaĵo el la albumo "Layla" (rakonto de nereciproka amo inspirita de la enamiĝo de Clapton por la edzino de lia amiko George Harrison nome Pattie Boyd) atingis la dekopan piton kaj en Usono kaj en Britio. La albumo estas ofte konsiderata la definitiva atingo de la karioero de Clapton.[1]

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

Oficiala bandanaro

  • Eric Clapton – voĉoj, gitaroj (1970–1971)
  • Bobby Whitlock – klavaroj, voĉoj (1970–1971)
  • Carl Radle] – basgitaro (1970–1971)
  • Jim Gordon – drumon, perkutado (1970–1971)

Porokazaj membroj

  • Dave Mason – gitaro (1970)
  • Duane Allman – gitaro (1970)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]