Derekojko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Derekojko
rivero
Bazaj informoj
Longeco 12 km
Akvokolekta areo 44 km²
Averaĝa trafluo 0,6 m³/s
Fluo
Fonto Sudaj deklivoj de la Nikita altebenaĵo
Enfluejo Nigra maro (ene de Jalto)
- Koordinatoj 44° 29′ 44″ N, 34° 10′ 13″ O (mapo)44.49555555555634.170277777778
Geografio
Landoj Ukrainio
vdr

Derekojko (ruse Дерекойка, ukraine Дерекойка, krime-tatare Dereköy) estas negranda rivero sur la Suda Bordo de Krimeo. La nomo de la rivero venas de la krime-tatara vilaĝ-nomo Derekoj (kiu, tradukite, signifas "vilaĝo en intermontejo" (dere - intermontejo, köy - vilaĝo). Sufiĉe ofte oni uzas ankaŭ la simplan rusan alnomon Bistraja (la rapida).

La fonto de la rivero troviĝas sur la sudaj deklivoj de la Nikita altebenaĵo. Je la unuaj 2 kilometroj la dekliveco de la rivero estas pli ol 120 metroj por kilometro. Proksimume ĉe la tria kilometro for de la fonto la rivero malaperas meze de la ŝtonoj de la intermontejo Uĉ-Koŝ, sed post ĉ. 1,5 km reaperas. Poste la rivero fluas tra la orienta parto de Jalto (inter la montetoj Darsano kaj Polikuro) kaj alfluas la Nigran maron ene de la centro de la urbo).

La rivero estas nutrata ĉefe de pluvoj, neĝoj kaj karstaj fontoj. La plej alta akvonivelo de la rivero observeblas aŭtune kaj vintre, dum la plej malalta - de julio ĝis oktobro. Malofte, en iuj tre sekaj jaroj la rivero povas plene sekiĝi eĉ en sia malsupra parto.