Derenk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ruino de sola loĝejo restanta

Derenk estas ruina vilaĝo en la Nacia Parko Aggtelek, apud la hungara Landa Blua Ekskursa Linio, proksime al la slovaka ŝtatlimo.

memorkapelo konstruita en 1994

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo jam ekzistis en la mezepoko, ĝia nomo venas el la slava Deren (kornuso). Ĝi estis parto de Szádvár. La loĝantaro malpliiĝis dum la turka okupado kaj la liberecbatalo de Rákóczi, kaj en 1711 la pesto senhomigis la vilaĝon. En 1715 ĝi estis senhoma, sed la posedantoj setligis polajn kamparanojn kaj ili ne asimiliĝis ĝis 1943 (en 1936 loĝis tie 439 homoj). Post la trianona packontrakto, Derenk povis elekti inter Hungario kaj Ĉeĥoslovakio, sed la loĝantaro sin decidis por Hungario.

En 1943, oni ruinigis la vilaĝon je ordeno de Miklós Horthy, kaj la lokan loĝantaron – ĉefe polojn – oni alisetligis kontraŭ iom da kompensa mono. La guberniestro celis tie grandan ĉasejon. Oni detruis 98 loĝejojn, restis nur unu el ŝtono kaj la lernejo, kiun oni pli poste uzis kiel ĉasistan ripozejon.

iama lernejo

La forpelitaj loĝantoj kaj la posteuloj ekde 1990 revizitas la ruinojn por rememori la detruon.

Oni konstruis sur holmo kapelon en 1994.

En la proksimo troviĝas la ruinoj de fortikaĵo Szádvár kaj la vilaĝo Szögliget.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.