Horst Tappert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Derrick)
Horst Tappert
Persona informo
Horst Tappert
Naskiĝo 26-an de majo 1923 (1923-05-26)
en Elberfeld
Morto 13-an de decembro 2008 (2008-12-13) (85-jaraĝa)
en Planegg
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per diabeto vd
Tombo Gräfelfing vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Gräfelfing vd
Ŝtataneco Germanio vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo televida aktoro • aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • filmreĝisoro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kiel Inspektoro Derrick Horst Tappert estis videbla en 104 landoj.

Horst TAPPERT (26-a de majo 1923 en Wuppertal-Elberfeld — 13-a de decembro 2008, Munkeno ) estis germana aktoro.

Kariero ĉe teatro[redakti | redakti fonton]

Post reveno el militkaptiteco li iĝis librotenisto ĉe teatro en Stendal (Saksio-Anhaltio) kaj de 1946 instruiĝis pri aktorado. Li estis aktoro ĉe la teatroj de Köthen, Göttingen (1949-1950), Kassel (1950-1951), Bonn (1951-1953), Wuppertal kaj Kammerspiele Munkeno (1956-1967). De 1967 Tappert laboris kiel libera aktoro.

Kariero ĉe kino kaj televido[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1950-aj jaroj li ekaktoris en kino- kaj televidfilmoj. Lia granda sukceso komencis en 1966 per trifilma serio Die Gentlemen bitten zur Kasse (La ĝentlemanoj petas al kaso) pri la granda trajnprirabo (1963), en kiu li ludis la rolon de poŝttrajnrabisto Michael Donegan. En 1968 li ŝanĝis la genron de fripono al tiu de leĝprotektisto: en Edgar-Wallace-filmoj li ludis Scotland-Yard-inspektoron Perkins.

Scenaristo Herbert Reinecker verkis la serion „Derrick“, en kiu Tappert ludis la titolan rolon de ĉefinspektoro Stephan Derrick subtenata de sia asistento Harry Klein (ludata de Fritz Wepper). Oni filmis la serion depost 1973. Ĝi estis granda sukceso, ne nur ĉe germana publiko. La serio estis vendita al 104 landoj. La lasta seriero estis la 281-a en 1998.

Horst Tappert vivis en Gräfelfing apud Munkeno, en tria geedzeco edziĝinta de 1957 kun Ursula nask. Pistor. Li havis tri gefilojn.

Tappert mortis la 13-an de decembro 2008 post longa malsano en aĝo de 85 jaroj en Munkena kliniko.

Filmografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1958 Wir Wunderkinder, kun Hansjörg Felmy, Robert Graf, Johanna von Koczian
  • 1962 Das Halstuch (TV-filmo), kun Heinz Drache, Albert Lieven, Erica Beer, Erwin Linder, Margot Trooger, Eckart Dux
  • 1964 Sechs Personen suchen einen Autor (TV-filmo), kun Helmut Förnbacher, Robert Freitag
  • 1964 Leonce und Lena (TV-filmo), kun Dieter Kirchlechner, Gertrud Kückelmann
  • 1966 Die Gentlemen bitten zur Kasse (TV-serio), kun Hans Cossy, Günther Neutze
  • 1970 Und Jimmy ging zum Regenbogen, kun Alain Noury, Konrad Georg, Horst Frank
  • 1973-1998 Derrick (TV-serio)
  • 2001 In 80 Jahren um die Welt (TV-filmo)
  • 2003 Herz ohne Krone (TV-filmo), kun Eleonora Brigliadori, Franco Nero, Jacques Breuer
  • 2004 Derrick – Die Pflicht ruft (Derrick kiel desegnita filmo kun la originalaj voĉoj de Tappert kaj Wepper)

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Membiografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]