Dersu Uzala (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dersu Uzala
filmo
Originala titolo Дерсу Узала, デルス・ウザーラ
Originala lingvo rusa lingvo • ĉina lingvo
Kina aperdato julio 1975, 2 aŭg. 1975, 25 okt. 1975, 5 jan. 1976, 15 mar. 1976, 19 mar. 1976, 31 mar. 1976, 1 jul. 1976, 16 sep. 1976, 5 okt. 1976, 20 okt. 1976, 25 okt. 1976, 28 okt. 1976, 7 nov. 1976, 12 nov. 1976, 22 dec. 1976, 20 jan. 1977, 20 dec. 1977, 20 dec. 1977, 2 mar. 1979
Ĝenro filma dramo
Kameraado Asakazu Nakai, Yuriy Gantman, Fyodor Dobronravov
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Nikolay Sizov
Scenaro Kurosawa Akira • Yuri Nagibin
Loko de rakonto Sovetunio
Muziko de Isaac Schwartz
Rolantoj Maksim Munzuk • Yury Solomin • Svetlana Fjodorovna Daniltsjenko • Vladimir Kremena
Produktinta firmao Mosfilm 
nekonata valoro
Honorigoj Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo
IMDb
vdr

Dersu Uzala (ruse Дерсу Узала, japane デルス·ウザーラ; alternativa usona titolo: Dersu Uzala: The Hunter) estas sovet-japana kun-produktorita filmo de 1975 reĝisorita de Akira Kurosawa, lia unua kaj nura ne-japanlingva filmo kaj lia unua kaj nura filmo 70mm.

La filmo estas bazita sur la memorlibro de 1923 nome Dersu Uzala (kiu estis nomita laŭ siberia kaptilĉasisto) de la rusa esploristo Vladimir Arsenjev, pri lia esplorado de la regiono Siĥote-Alin de la Rusia Fora Oriento laŭlonge de multaj ekspedicioj komence de la 20a jarcento. Filmita preskaŭ nure subĉiele en la naturo de la Rusia Fora Oriento, la filmo esploras la temoj de indiĝeno de la arbaroj kiuj estas tute integrita en sia medio, per vivostilo kiu nepre estos detruita per la antaŭeniro de la civilizacio. La filmo temas ankaŭ pri la kresko de respekto kaj profunda amikeco inter du homoj de tre diferencaj devenoj, kaj pri la malfacilo elteni la perdon de la forto kaj de la kapablo kiu venas kun la maljunaĝo.

La filmo ricevis en 1976 la Oskar-premion por por la plej bona fremdlingva filmo,[1] la Oran Premion kaj la Premion FIPRESCI en la 9a Moskva Internacia Kinofestivalo[2] kaj nombrajn aliajn premiojn. Oni vendis 20.4 milionojn da enirbiletoj en Sovetunio kaj la filmo enspezigis 1.2 milionojn da usonaj dolaroj en Usono kaj Kanado.[3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Vladimir Arsenjev kaj Dersu Uzala.
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1902, grupo de ekspediciistoj estritaj de kapitano Vladimir Arsenjev (Yuri Solomin) esploras la areon de Ŝkotovo (tiam parto de la Krajono Usuri, aktuale Krajono Primorie) por topografii la terenon. Iam nomado nanaja nomita Dersu Uzala (Maksim Munzuk) akceptas akompani la grupon, kies anoj dekomence malaprezas la malkleran maljunulon, kiu tamen akiras la fidon kaj la respekton de la grupo pere de sia natura inteligento, saĝeco, observemo kaj kompatemo. Uzala savas la vivon de Arsenjev kaj de grupano kiam dum glacia ŝtormo lernigas ilin kiel konstrui rapidege kabaneton por eviti frostigan morton. Poste li savas ilin denove for el pereo en akvofalo.

Post la fino de la ekspedicio, Dersu restas en la tajgo dum la aliaj revenas sekvante fervojon; post jaroj ili rerenkontiĝas. Sed la maljunulo jam ne facile vivtenas sin partikulare pro malbona vidkapablo. Dum defio kun tigro, li malfacilege sukcesas venki, sed ekde tiam li komprenas, ke li suferas malbenon pro tio. La kapitano Arsenjev decidas kunporti lin siahejmen en la urbo Ĥabarovsk, kie spite la komforton de la hejmo, Dersu malfeliĉas ĉar perdis la liberecon konduti kiel en naturo. Kiam li revenas al arbaro, Arsenjev donacas al li fusilon kun teleskopa rigardejo kiu helpos lin ĉasi. Post kelkaj tagoj Arsenjev ricevas informon pri la trovo de mortinto; dum funebro, la kapitano spekulativas la eblon ke iu murdis Dersu por ŝteli lian armilon. Finfine la civilizacio estis kaŭzo de lia morto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dersu Uzala. Foto de V. Arsenjev.

Komence de 1973, la sovetunia studio Mosfilm demandis al la filmisto ĉu li estus interesata labori kun ili. Kurosawa proponis adapton de la membiografia verko de rusa esploristo Vladimir Arsenjev nome Dersu Uzala. La libro, pri nanaja siberia ĉasisto kiu vivas harmonie kun naturo ĝis ĝi estas detruita de pliiĝanta civilizacio, estis unu kiun li estis dezirinta adapti ekde la 1930-aj jaroj. Decembre 1973, la 63-jaraĝa Kurosawa foriris al Sovetunio kun kvar el siaj plej proksimaj helpantoj, kaj komencis restadon de unu jaro kaj duono en la lando. La filmado komencis en Majo 1974 en Siberia, meze de tro akraj naturaj kondiĉoj kiuj montriĝis tre malfacilaj kaj postulemaj. La filmo finiĝis en Aprilo 1975, kaj elĉerpita, lacega kaj malsana Kurosawa revenis al Japanio kaj al sia familio en Junio. Dersu Uzala premieris tutmonde en Japanio la 2an de Aŭgusto, 1975, kaj sukcesis en la biletvendado. Kvankam la kritika ricevo en Japanio estis malforta, la filmo estis pli bone ricevita eksterlande, kaj ricevis la Oran Premion en la 9a Moskva Internacia Kinofestivalo,[2] same kiel la Akademian premion por la plej bona fremdlingva filmo. Nuntempe, kritikistoj restas dividitaj pri la filmo: kelkaj vidas ĝin kiel ekzemplo de la supozita arta dekadenco de Kurosawa, dum aliaj enkalkulas ĝin inter liaj plej fajnaj verkoj.[4][5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The 48th Academy Awards (1976) Nominees and Winners. oscars.org. Alirita 2012-03-18.
  2. 2,0 2,1 9th Moscow International Film Festival (1975). Akira Kurosawa info (23a de Julio 2015). Alirita 12a de Junio 2017.
  3. Zemlianukhin, Sergei. (1996) Domashniaia sinemateka 1918–1996 (Домашняя Синематека 1918–1996) (ruse). Moscow: Duble-D. ISBN 5-900902-05-6.
  4. Nogami, paĝoj 127–155
  5. Galbraith, paĝoj 518–522

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]