Saltu al enhavo

Derviş Eroğlu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Derviş Eroğlu
Persona informo
Derviş Eroğlu
Naskiĝo 7-an de marto 1938 (1938-03-07) (87-jaraĝa)
en Famagusta
Loĝloko Nord-Nikozio vd
Ŝtataneco Turka Respubliko Norda Kipro Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Istanbul Faculty of Medicine (en) Traduki
Famagusta Namık Kemal High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio National Unity Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Derviş EROĞLU (naskita en 1938 en Gazimağusa , Britaj Transmaraj Teritorioj ) estas turk-kipra politikisto.[1] Li funkciis kiel Prezidanto de la Turka Respubliko Norda Kipro de 2010 ĝis 2015.[2][3]

Li estis ĉefministro (1985–1994, 1996–2004, 2009–2010). Li estas la gvidanto de la Nacia Unueca Partio (UBP, Ulusal Birlik Partisi). Lia partio venkis en la ĝeneralaj elektoj en 2009, kio rezultigis ke Eroğlu denove fariĝis ĉefministro.[4]

En la elektoj de decembro 2003, la UBP perdis sian plimulton, kaj Mehmet Ali Talat de la Turka Respublikana Partio (CTP) fariĝis ĉefministro. En februaro 2005, la UBP denove finis nur dua en fruaj elektoj ; Eroğlu restis la opozicia gvidanto. Li jam kandidatiĝis por prezidanto en 2000 kontraŭ la fondinto de la lando, Rauf Denktaş, sed reprenis sian kandidatecon en la dua raŭndo. En aprilo 2005, li estis decide venkita de Talat en la unua raŭndo, ricevante nur 23% de la voĉoj.[5]

En la parlamentaj elektoj la 19-an de aprilo 2009, Eroğlu kaj lia partio venkis en la elekto kaj denove alprenis la oficon de ĉefministro. En la prezidentaj elektoj la 18-an de aprilo 2010, li venkis la tiaman prezidanton Mehmet Ali Talât en la unua raŭndo kun iom pli ol 50% de la voĉoj.  Li ekoficis kiel prezidanto la 24-an de aprilo 2010.[6]

En la prezidant-elekto en 2015, Eroğlu perdis en kap-al-kapa elekto al la socialdemokrato Mustafa Akıncı.[7][8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Derviş Eroğlu. Biyografi.info. Alirita 23 September 2011 .
  2. Northern Cyprus's new president: Enter Eroglu (The Economist) Retrieved on 1 June 2011.
  3. New TRNC President Eroglu to Take Oath on Friday. Turkish Weekly (20 April 2010). Arkivita el la originalo je 23 April 2010. Alirita 24 April 2010 .
  4. Aljazeera Profile: Dervis Eroglu
  5. Derviş*Eroğlu (kimdir - hakkında). Cep-x.com (26 August 2008). Arkivita el la originalo je 22 April 2010. Alirita 23 September 2011 .
  6. Kuzey Kibris Tăœrk Cumhuriyeti Başbakanliği. Kktcbasbakanlik.org. Alirita 23 September 2011 .
  7. Turkish Cypriots elect new leader for breakaway enclave. Yahoo News (26 April 2015). Alirita 26 April 2015 .
  8. Leftist Akinci wins north Cyprus election, seeking peace deal. Reuters UK. Alirita 26 April 2015 . [rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]