Deryck Cooke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deryck Victor COOKE (naskiĝis la 14-an de septembro 1919 en Leicester, mortis la 26-an de oktobro 1976 en Thornton Heath) estis angla muziksciencisto, mondvaste famiĝinta pro la kompletigo de la nefinita 10-a simfonio de Gustav Mahler.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Deryck Cooke studis ĉe Universitato de Kembriĝo. Ekde 1947 ĝis 1959 samkiel ekde 1965 ĝis 1976 li laboris en la muziksekcio de BBC.

En 1959 Cooke komencis kompletigi la ekzistajn partiĉelo-skizojn de la nefinita 10-a simfonio de Gustav Mahler. Je tio lin subtenis komponisto kaj dirigento Berthold Goldschmidt, kiu prezentis la rezultaĵon en 1960 kun la Filharmonia Orkestro je Londono en BBC. Ĉi tiu versio tamen havis ankoraŭ mankoj en la du skerco-movimentoj de la simfonio. helpe de pluaj skizofolioj disponitaj poste de familio Mahler Cooke verkis en la sekvaj jaroj unan kompletan version. Ĉi tiun unuafoje prezentis Goldschmidt ĉe la Promenadaj Koncertoj la 13-an de aŭgusto 1964, denove kun Filharmonia Orkestro je Londono. En 1965 okazis unua registrado de ĉi tiu versio sur diskon (ĉe firmao CBS kun la Orkestro je Filadelfio sub Eugene Ormandy). Plua surdiskigo sekvis en 1966 sub Jean Martinon.

Ĝis 1972 Cooke finfine ellaboris duan, reviditan version kune kun David Matthews kaj Colin Matthews, kiun direktis Wyn Morris en Londono la 15-an de oktobro 1972 kun Nova Filharmonia Orekstro[1] kaj kiu aperis en 1976 kiel presaĵo. Sekvis pluaj registraĵoj, ekz. sub Simon Rattle aŭ Eliahu Inbal. Ekde 1972 ĝis 1975 Cooke denove faris revidadojn de sia versio. Ĉi tiu denove revidita versio nur en 1989 aperis postmorte presita.

La prezentadoversio far Cooke de la 10-a simfonio de Mahler estas en siaj diversaj versioj, kvankam ne maldisputata, ĝis nun - malgraŭ pluaj rekonstruaj provoj de aliaj muzikistoj – la plejofte prezentata versio, se oni enprenas la tutan 10-an simfonion de Mahler en la programon. Cooke, kiu en sia eldono klare diferencigis inter la skizoj de Mahler kaj siaj kompletigoj, neniam postulis aŭtentecon, sed nur diris pri luda aŭ prezenta versio, kiu ne pretendas prezenti la supozatan finan version de la verko far Mahler.

Krom la verkaro de Mahler la esplora pezocentro de Cooke sin direktis al la komponistoj Anton Bruckner kaj Richard Wagner.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brockhaus Riemann Musiklexikon. Piper/Schott, 1989
  • Knut Franke: LP-Beitext CBS 61 447 (Mahler, 10. Sinfonie, Fassg. Cooke, Philadelphia Orch., Ltg. Eugene Ormandy)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]