Desegnaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Desegnado)
Jump to navigation Jump to search
Desegnaĵo de la supra etaĝo de fortikaĵo MO S-19

Desegnaĵo estas bildo, kiu prezentas la formon, sed ne la koloron de io. Por desegni desegnaĵon, oni uzas krajonon, plumonpenikon.

Laŭ Francisko Azorín Desegni estas Bildi per krajono, inko, k.c.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina designare, el de + signare (designi, montri). Li aldonas teknikajn terminojn kiel desegnado, desegnarto; desegnilo, ilo por desegni: krajono, inko, karbo, gratgumo, glugumo, papero, najleto, skrapilo, liniilo, cirkelo, sfumilo...[2]

Laŭ Francisko Azorín Detalo estas Malgranda parto de tuto. Desegno de konstruparto.[3] Kaj li indikas etimologion el la latina de + taliare (de tajli, de tranĉi). Li aldonas teknikajn terminojn kiel detali, bildi detalon; detaleto, detaligi, detalisto.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 54.
  2. Azorín, samloke.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 54.
  4. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]