Desiderio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Desiderio (mortis iam post 786) estis la lasta reĝo de la longobardoj. Li regis de 757 ĝis 774 en Pavio, kiam lia reĝlando estis konkerita de Karolo la Granda. Origine, li estis duko de Lombardio, Toskanio kaj, poste, ankaŭ de Istrio. Post la morto de Astolfo li estis kronita reĝo.

Li faris multajn militojn kontraŭ italaj duklandoj kaj iĝis protektanto de la papo. Kiam Paŭlo la 1-a mortis, li invadis Romon por eksigi kaj aresti kontraŭpapon Konstanteno la 2-a kaj elektis la papon Stefano la 3-a. Sed Stefano la 3-a malamikiĝis de li ĉar estis kontraŭ la edziniĝo de lia filino Desiderata al Karolo la Granda en 768. Karolo petis al Papo Adriano la 1-a sian eksedziĝon en 771, kaj li tion permesis. Alia filino de li, Liutperga, edziniĝis al Tasilo la 3-a de Bavario.

Pro heredaj disputoj, Desiderio invadis la papajn ŝtatojn. La papo petis helpon al frankoj, kiuj invadis Italion en 773. Post la sieĝo de Pavio, la longobardoj estis venkitaj kaj Desiderio kaj lia edzino forportitaj al la franka regno kaj malliberigitaj en monaĥejo Corbie.