Desire (filmo, 1936)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Desire
filmo
Originala titolo Desire
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1936
Ĝenro filma dramo, komedia filmo
Kameraado Charles Lang, Victor Milner
Reĝisoro(j) Frank Borzage
Produktisto(j) Ernst Lubitsch
Scenaro Edwin Justus Mayer • Waldemar Young • Samuel Hoffenstein
Loko de rakonto Francio
Muziko de Friedrich Hollaender
Rolantoj Marlene Dietrich • Gary Cooper • John Halliday • William Frawley • Akim Tamiroff • Alan Mowbray • Ernest Cossart • Gaston Glass • Zeffie Tilbury
IMDb
vdr

Desire estas usona amafera komedia drama filmo publikigita en 1936 kaj reĝisorita de Frank Borzage. Ĝi estis produktorita de Borzage kaj Ernst Lubitsch.[1] La filmo estas refilmo de la germana filmo de 1933 nome Die schönen Tage von Aranjuez (La belaj tagoj de Aranjuez). La scenaro estis verkita de Samuel Hoffenstein, Edwin Justus Mayer kaj Waldemar Young baze sur la teatraĵo Die Schönen Tage von Aranjuez de Hans Székely kaj Robert A. Stemmle. La muziko estis komponita de Frederick Hollander kaj la kinematografio estis farita de Charles Lang kaj Victor Milner. La vestaro de Marlene Dietrich estis desegnita de Travis Banton.

En la filmo stelulis Marlene Dietrich, Gary Cooper John Halliday, William Frawley, Akim Tamiroff, kaj Alan Mowbray.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En Parizo, Madeleine de Beaupre (Marlene Dietrich) intimas kun juvelisto Aristide Duvalle (Ernest Cossart) kaj kun psikiatro Maurice Pauquet (Alan Mowbray) kaj diras al ambaŭ, ke ŝi estas edzino de la alia. Duvalle liveras ĉenon da perloj kiu valoras milionojn da frankoj en la oficejo de Pauquet, kun la celo ricevi pagon, sed Pauquet kredas, ke li estas nova paciento kiu havas iluzion bezoni kolekti ŝuldojn. Madeleine estas tie por prezenti ilin unu al alia, kaj foriras kun la perloj antaŭ ol ili komprenas tion kio okazas. Survoje al la landlimo kun Hispanio, Madeleine renkontiĝas kun Tom Bradley (Gary Cooper), nome usona aŭtomobila inĝeniero feritage en Eŭropo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Desire on IMDb.