Destino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antaŭ la destino.

Destino estas tio, kio influas la sinsekvon de eventoj: nome la supernatura forto, havanta tian influon aŭ la tuto de cirkonstancoj, kiuj influas la vivon de difinita persono (PIV).

En alia senco estus la celo al kio estas destinita aŭ antaŭvidita preciza objekto.

Destino estas la supernatura povo kiu, laŭ oni kredas, gvidas la vivojn de ajna estaĵo de necesa formo kaj ofte estas fatala, tio estas, nepra aŭ neevitebla. En la okcidenta kulturo la plimulto de la religioj kredis en formoj de destino, speciale rilatigita kun la antaŭdestinismo. La destino estas vojo kun multaj direktoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]