Detlef Karthaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Detlef Karthaus
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1949 (1949-11-30) (74-jaraĝa)
en Solingen
Lingvoj Esperantogermanaangla
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Detlef Karthaus naskiĝis en Germanujo kaj venis al Kanado, kiel infano, en la 1950-aj jaroj. Li estis sufiĉe juna por lerni la anglan kiel denaskulo, sed sufiĉe aĝa por memori kiam la angla estis fremda lingvo. Tiu lingva konsciiĝo vekis intereson pri lingvoj ĝenerale. Li studis la francan kaj germanan en la tradukista lernejo de Laurentian University, kaj post emeritiĝo studis la hispanan lingvon ĉe Universitato Ryerson. Laŭ li Esperanto estas la unusola lingvo kiun li sukcesis lerni aŭtodidakte.

Aktiva membro de Esperanto-Toronto,[1] dum multaj jaroj, Detlef konservis ĝian bibliotekon en sia hejmo, kaj ofte invitis klubanojn viziti por pruntepreni librojn.

Li esperantigis kelkajn librojn, kiuj estas eldonitaj de 'Mondial'.[2] Jam aperis liaj tradukoj de du romanoj de Hermann Hesse, nome Demian kaj Sidarto, ambaŭ tradukitaj el la germana, kaj el la angla Telenio de Oscar Wilde.

En 2016 aperis ĉe la Eldonejo Impeto Dudek kvar horoj el la vivo de virino de Stefan Zweig tradukita el la germana.

En 2018 aperis ĉe Beletra Almanako eseo de Clemens J. Setz William Auld, la majstro de la malnova helplingvo tradukita el la germana.

Dum multaj jaroj Detlef estis korektanto de la 10 leciona "Free Esperanto Course" por anglalingvanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-09-14. Alirita 2014-08-31.
  2. https://sites.google.com/site/librojenesperanto/detlef-karthaus Arkivigite je 2015-01-21 per la retarkivo Wayback Machine]