Detonacio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Detonacio laŭ la difino de Plena Ilustrita Vortaro laŭ faka lingvaĵo de ĥemio, sed ankaŭ de artilerio estas "subita eksplodo", "estigante premondon de tre granda rapido (de 1 ĝis 8 kilometroj/sekundo) kun tre mallongdaŭra bruo" (knalo).[1]
Rilate al tio,[1]
- detonaciigilo estas parto de municio, bombo aŭ similaĵo, servanta por detonaciigi la eksplodaĵon (komparu ankaŭ la terminon prajmo),
- detonaciivo estas la kapablo detonacii, kaj
- antidetonacianto estas substanco, miksita kun alia eksplodema substanco por malpliigi ties detonaciivon. Ezemple antidetonaciantoj estas aldonitaj al la benzino de eksplodmotoroj.
Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 indiko "detonacio" en la Plena Ilustrita Vortaro de 2020