Saltu al enhavo

Detrojta Instituto de Artoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detrojta Instituto de Artoj
arta muzeo
centro de teatraj artoj
kinejo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Usono vd
Situo Detrojto
Adreso Woodward Avenue
Poŝtkodo 48202
Situanta sur M-1
Konstrustilo(j) belarta arkitekturo vd
Arkitekto(j) Paul Philippe Cret • Michael Graves • Gunnar Birkerts • Suren Pilafian vd
Estiĝo 1885
Malfermo 7-a de oktobro 1927
Direktoro Salvador Salort-Pons • Wilhelm Valentiner • Graham W. J. Beal • Edgar Richardson • Frederick J. Cummings • Clyde Huntley Burroughs • Paul L. Grigaut • Willis F. Woods • Samuel Sachs II • Michael Kan • Maurice Parrish
Koordinatoj 42° 21′ 34″ N, 83° 3′ 53″ U (mapo)42.359444444444-83.064722222222Koordinatoj: 42° 21′ 34″ N, 83° 3′ 53″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Detrojto

Detrojta Instituto de Artoj (Detrojto)
Detrojta Instituto de Artoj (Detrojto)
DEC
Map
Detrojta Instituto de Artoj
Filioj Russell A. Alger House Museum (en) Traduki (1936–1948) Redakti la valoron en Wikidata vd
Retpaĝo http://www.dia.org/
vdr

La Detrojta Instituto de Artoj (angle Detroit Institute of Arts, akronime DIA) en Detrojto, Miĉigano, estas unu el la plej gravaj artmuzeoj en Usono. Ĝi estis fondita en 1885.

La kolekto inkludas pli ol 65 000 ekspoziciaĵojn, intervalante de la arto de antikva Egiptio ĝis nuntempa arto. Unu fokuso estas la arto kaj kulturhistorio de Usono ekde la 18-a jarcento. La fresko nomata Detroit Industry (angle por Industrio de Detrojto) en la centro de la muzeo estas konsiderita unu el la plej gravaj verkoj de Diego Rivera. Post kiam Detrojto registrigis bankroton, la estonteco de la Detrojta Instituto de Arto ankaŭ estis pridubita. Vendo de la kolekto estis deturnita kaj la muzeo estis permanente certigita fare de nova sponsoro [1][2] [3][4].

La muzeokomplekso, situanta najbara al Vajna Ŝtata Universitato ĉe 5200 Woodward Avenue, okupas 61 100 m² dividitaj en pli ol cent galeriojn, igante ĝin la sesa plej granda artmuzeo en Usono. Ĝi estas unu el la ĉefaj famaĵoj de la historia centro de Detrojto kaj estas listigita en la National Register of Historic Places (Nacia Registro de Historiaj Lokoj) [5].

En 2013, la muzeo ricevis 594 267 vizitantojn (102-a loko en la mondo) [6][7]. Ĝi aranĝas gravajn artekspoziciojn kaj havas 1,150-sidlokan kinejon, la Detrojtan Filmteatron, specialiĝanta pri malgrand-skalaj kaj sendependaj filmoj. Estas artbutiko ĉe la muzeo.

La muzeokonstruaĵo estas konsiderata arkitektura gemo kaj estis kreita fare de Paul Cret [8].

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj majstroverkoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. About the DIA. Arkivita el la originalo je 2015-06-27. Alirita 2015-06-26 .
  2. "DIA's collection has national luster", November 6, 2007. Arkivigite je 2014-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Kennedy, Randy, "New Appraisal Sets Value of Detroit Institute Artworks at Up to $8.5 Billion", 28 July 2014.
  4. Gibson, Eric, "A Dose of Common Sense for Detroit", 2014-07-15.
  5. Amber Gibson (24 February 2023) 10 best art museums in the US. Alirita 2023-10-02 .
  6. Museum Fact Sheet — The Detroit Institute of Arts. Arkivita el la originalo je 2015-06-27. Alirita 2015-07-12 .
  7. Visitor Figures 2013: Museum and exhibition attendance numbers compiled and analysed. The Art Newspaper, International Edition (April 2014). Alirita 2015-07-12 .
  8. AIA Detroit Urban Priorities Committee (10 January 2006) Look Inside: Top 10 Detroit Interiors. Alirita 2014-03-24 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]