Detruo de la eklezia akso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Per la esprimo Detruo de la eklezia akso estas indikataj la efikoj de du postunuigaj leĝoj, nome la leĝo de 7 de julio 1866 aboliciinta la Religiajn Ordenojn kaj Religiajn Korporaciojn, kaj la leĝo de 15a de aŭgusto 1867 por la likvidado de la posedaĵoj de la lokaj havaĵaj italaj institucioj de la Katolika Eklezio.

Leĝoj aboliciantaj la ekleziajn havaĵajn instituciojn en Italio[redakti | redakti fonton]

  1. Leĝo 25 aprilo 1848, per kiu la Regno de Sardio ne plu rekonis kiel juran personon la Societon de Jesuo (Jezuitoj), sed samtempe estis malpermesite la komunejon (kuna vivo) de ĝiaj membroj.
  2. Leĝo 29 majo 1855 per kiu oni malpermesis kaj dispelis la religiajn ordenulojn neprizorgantajn al la predikado, edukado aŭ flegado al malsanuloj; kanonikejojn neprizorgantajn pri animoj aŭ ekzistaj en urbo kun malpli ol 20.000 loĝantoj, kaj krome la beneficojn neligitajn al ofico persone plenumenda.
  3. Leĝo 7 julio 1866, per kiu estis senigitaj je jura persona agnosko la religiaj korporacioj, nome ĉiuj religiaj institucioj senescepte.
  4. Leĝo 5 aŭgusto 1867, per kiu estis aboliciitaj ceteraj ekleziaj institucioj, permesante tamen iufoje vivrimedojn por la prizorgantoj.

Aldonendas, ke en ĉiuj kazoj la ĉiuspecaj bonaĵoj transiru al la ŝtataj kasoj por ŝtopi varifontajn deficitojn de la ŝtata bilanco.

La historiaj kuntekstoj[redakti | redakti fonton]

La kaŝitaj motivoj estis ĉiam la bezono de mono; la proklamitaj motivoj estis aliaj, kiel avideco de la eklezio aŭ senefikeco kaj senproduktiveco por la socio. Sed la veraj kaŭzoj, krom masonisma malinklino al la Katolika Eklezio, estis la elspezoj pro alfronti la sendependigajn militojn.

Se ekzempli, oni vidu la historian kuntekston de la leĝo de 1867. Ĉi-kaze la abolicio kaj konfisko estis respondo de la Ŝtato al grava financa krizo kaŭzita pro la tria itala milito por sendependeco. La unua leĝo estis aprobita malmultajn tagojn post la malvenko en la Custoza), kiu plonĝigis deficiton al 721 milionoj, cifero neniam atingita antaŭe. La solvo savis burĝaron, unikan socian klason posedantan kaj voĉdonintan, el la devo konsiste kontribui por la sanigo de la deficito, de ĝi provokita: per leĝo oni plenumis agon kontraŭan al la homaj rajtoj. La eksproprietigo kaŭzis kontraston kun la Sankta Sidejo kaj kun la itala Eklezio, kiu jure estos cikatrigita nur per la subskribo de la Lateranaj Traktatoj en 1929.

Per tiuj Paktoj kaj «Konkordato» la Itala Regno sin devigis «salajri» la animzorgantajn pastrojn senigitajn je benefico pro la aboliciaj leĝoj. En itala lingvaĵo tiu preskaŭsalajra instituto estis nomata «Congrua». Ĉar ŝajnis ke la ŝtato financas la eklezion, oni elpensis alian sistemon por ial ripari la danĝerojn provokitajn de la leĝoj de abolicio: nova akordo estis subskribita en 1986 kaj aprobita en 1985.

La naturo de la leĝo de la eksproprietigo[redakti | redakti fonton]

Per leĝoj de ’66 kaj ’67 la itala ŝtato kombinis unuafoje rektan intervenon en la ekonomio modifante la ekonomian strukturon ĉar la abolicio de la religiaj havaĵaj institucioj kaj korporacioj metis en la manojn de la publikaj povoj amason da rimedoj per kiu influi eĉ sur la aliaj ekonomiaj sektoroj. Ĉu vere tiuj ekonomiaj influoj utilis al la ĝenerala ekonomio?

La establoj (konventoj, monaĥ(in)ejoj, bienoj kaj aliaĵoj) estis poste konceditaj al la Komunumoj kaj al la Provincoj (kondiĉite, tamen, al la efektiva ekutiligo de la publiko ene de unu jaro ekde la ekposedo).

En la leĝoj de 1866 kaj 1867 ne estis antaŭviditaj formoj de protektado por artaj kaj kunturaj verkoj je kiuj estis riĉaj multaj ekleziaj medioj. Tio kuntrenis grandan detruon aŭ disperdon ankaŭ de ĉefverkoj.

Por eviti la efikojn de la artiko 33 de la leĝo de 1866, nome por eviti la fermadon kaj akiron de la ŝtatbienaro, iuj preĝejoj estis indikitaj kiel «monumentaj». Tio okazis, ekzemple, por la klostro de Sankta Nikolao (Katanio, Sicilio) kaj aliaj agnoskataj kiel artverkoj. Sed multaj ne kapablis atingi tiun ŝancon kaj perdiĝis kaj serioze damaĝiĝis en manoj de privatuloj. Establoj kaj moveblaj bonaĵoj, foje estis aŭkciitaj; sed en aŭkcioj partoprenis ofte nur amikaro akordiĝinta en senrezultaj aŭkcioj por malpliigi la kostojn leĝe postulitajn.

La renversemaj leĝoj en la ĵus aneksita regno de la du Sicilioj[redakti | redakti fonton]

La abolicio de diversaj religiaj ordenoj kaj la konfisko de ekleziaj havaĵoj influis negative sur la ekonomion de la eksa Regno de Napolo: la leĝoj de 1866 kaj 1867 generis rimarkindajn avantaĝojn al ŝtataj aŭ komunumaj institucioj ĉar permesis la distribuon de granda kvanto de nemoveblaĵoj, estante akiritaj, pro perforta forigo de la posedantoj, 117 monaĥejojn (entute en itala regno la konfiskitaj monaĥejoj estis 1322); sed malmultajn al la ŝtata trezoro. Tio okazis ankaŭ el la aŭkciitaj eksekleziaj bonaĵoj. Ankaŭ la proklamitaj celoj de la abolicio, nome disvastigi la privatajn posedaĵojn inter la popolo kaj liberigi el malriĉeco la proletarajn klasojn, fakte ne realiĝis: la maniero per kiu tiuj havaĵoj estis venditaj ekeskludis tiujn kiuj povis labori sed ne pagi, kaj pro tio ke estis establite ke tiuj «naciaj bonaĵoj» povas esti venditaj «ekskluzive" al tiuj kiuj posedis ŝtatajn bilojn, nome al tiuj kiuj pruntedonis monon al la Ŝtato ("vi redonas la bilojn kaj mi vin kompensas per la ... ekleziaj kamparoj"). Fine, la novaj proprietaĵoj falis en la manoj de malmultaj privilegiitoj: nome la malnovaj nobeloj, la nova burĝaro de la aferoj kaj altaj ŝtataj funkciuloj. Tamen la nacia ŝuldo rimarkinde malpliiĝis kaj buĝeto evitis pluan premon flanke de publikaj institucioj bezonantaj funkciigantajn strukturojn: monaĥejoj fariĝis kazernoj por la armeo (la plej multenombra de Eŭropo: unu miliono da soldatoj kun dujara soldatservo), tribunaloj, impostoficejoj, prizonoj...

Malmultaj privilegiitoj, do, sukcesis akapari ŝtatbienarajn terojn kaj alispecajn ekleziajn bonaĵojn, plimalbonigante la situacion de la plej malriĉuloj kiuj iam ricevis helpon de la rentoj de tiuj ekleziaj havaĵoj kaj, male, ili «vidis ĉirkaŭfermitaj la proprietaĵojn kaj aboliciitaj civitanajn uzojn, nome ĉiuj jarcentaj uzorajtoj (de ege longa tempo), kiel publika paŝtejo, libera rikolto de brulligno kaj herboj (brullignorajto, bestherbrajto)»[1]

Tiuj kaj aliaj similaĵoj estis la premisoj de granda kaj nova «Morta Mano», nome ankrado de kapitalo al senmovado.

Rezultoj en la tuta Duoninsulo[redakti | redakti fonton]

La spuroj de feŭdeco estis aboliciitaj sed nur surpapere: la socia strukturo restis ankoraŭ larĝparte kaj profunde feŭda kaj inklina al latifundio, sen, bedaŭrinde, la sociaj dispozicioj de la antaŭaj posedantoj. Tiu nova havaĵa aranĝo kreis malfacilan situacion kiu baldaŭ postulis potencigon de la polica kontrolo rilate la amasojn de ekskamparanoj ĉirkaŭvagantaj trakampare kiuj ne disdegnis favori al la fenomeno, origine naskiĝinta por aliaj celoj, «brigantaggio» (banditado). Eknaskiĝis la tiel dirita sublandana problemo.

En 1878, ĵus unu jardekon post la aktivado de la menciataj leĝoj, Pasquale Villari skribis en siaj Sublandanaj Leteroj: «necesas suprenlevi la malsuperajn klasojn, kiuj en kelkaj italaj regionoj vivas en hontaj kondiĉoj...», substrekante kiel tio jam «fariĝis gravega devo de riĉuloj kaj malriĉuloj» por eviti "vidi naskiĝon de danĝeroj al kiuj neniu pripensas... Devas prizorgi ni antaŭ tion faru la amasoj».

La konsekvencoj de la aboliciaj leĝoj estis ankaŭ jenaj: je nomo de la libero 57.492 homoj (la gereligiuloj) estis senigitaj je ĉio posedita: je lito, je mebloj, je hejmo, je porkultaj objektoj, je arkivoj kaj bibliotekoj, terenoj... je ĉio. Tiele sukcesis ankaŭ rilate personojn oficantajn ĉe la 24.166 «Opere Pie» (bonfaraj fondaĵoj) (religiuloj nombre malpliiĝis al 9.163 en 1871 dum en 1861 ili estis 30.632; kaj relugiulinoj el 42.644 al 29.708). La ŝtato plibonigas siajn financojn, sed la civitanoj ekkutimiĝis vidi en la ŝtato entrudiĝinton kontraŭ kiu sin defendi aŭ antaŭ kies sancoj oni rajtas resti indiferenta: sinteno kiun multaj eĉ hodiaŭ konstatas en multege da italoj. Tiuj abolicioj, do, estis kaŭzoj de la distanciĝo de italoj el sia ŝtato[2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A. Desideri, Storia e storiografia, vol. II, Messina-Firenze, 1988, p. 862
  • F. Barbagallo, La modernità squilibrata del Mezzogiorno d'Italia, Torino, 1994


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La frazo estas de A. Desideri.
  2. Angela Pellicciari en Il Timone n. 95

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]