Pfyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dettighofen (Pfyn))
Pfyn
Blazono de Pfyn
Blazono de Pfyn
Centro de la komunumo Pfyn
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 714105 / 272816 (mapo)47.5961111111118.9558333333333Koordinatoj: 47° 36′ N, 8° 57′ O; CH1903: 714105 / 272816 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1936
Areo 13,0 km²
Alteco 411 m super marnivelo
Poŝtkodo 8505
Komunumkodo 4841
Mapo de Pfyn
vdr

Pfyn (en Esperanto ankaŭ Pfino) estas komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Steckborn) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 898 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 1 936 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pfyn situas ĉe la norda bordo de la rivero Turo kaj sude de la montoĉeno Seerücken en la centro de la Kantono Turgovio. La montetoj Städtli kaj Berglirücken protektas la vilaĝon kontraŭ la regulaj inundoj de la rivero Turo, kiu malgraŭ la multaj digoj kaj protektokonstruaĵoj neniam povis esti vere kontrolita.

La komunumo konsistas el la municipoj Pfyn kaj Dettighofen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pfyn limas en nordokcidento al Herdern, en nordoriento al Homburg, en oriento al Müllheim, en sudoriento al Hüttlingen, en sudo al Felben-Wellhausen, kaj en sudokcidento al Warth-Weiningen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pfyn atingeblas per poŝtaŭto ek de Frauenfeld kaj Müllheim. La stacidomo de la najbara vilaĝo Felben atingeblas piede en 15 minutoj. Ankaŭ al la aŭtoŝoseo A7 la alveturado dauras nur malmultajn minutojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj setlejoj ekzistis en Pfyn jam en la 4-a jarmilo antaŭ Kristo. Arkeologiaj trovaĵoj el tiu epoko, kiuj estis faritaj en la jaro 1944, donis al la neolitika perido de la tempo inter 4000 kaj 3500 antaŭ Kristo la nomon Pfinkulturo. La nomo Pfyn devenas de la latina vorto "fines" (limoj), alludo al romia kastelo, kies ekzisto estis pruvita almenaŭ en la 4-a jarcento post Kristo. Supozeble la romianoj tamen jam multe pli frue setlis en Pfyn. Ĉar la gaŭlo-romianoj, kiuj vivis en Pfyn jam en la 3-a jarcento kristaniĝis, en Pfyn troviĝis ankaŭ unu el la unuaj kristanaj preĝejoj de Turgovio.

La hodiaŭa politika komunumo Pfyn estis kreita kadre de la turgovia komunumreform la 1-an de januaro 1998 per la kunigo de la antaŭa municipkomunumo Pfyn kun la samnoma lokkomunumo kaj la lokkomunumo Dettighofen. Ĝis la 31-a de decembro la lokkomunumo Weiningen ankaŭ apartenis al la municipkomunumo Pfyn. Weinigen la 1-an de januaro 1996 estis kunigita kun Warth al la nova politika komunumo Warth-Weiningen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]