Saltu al enhavo

Deutsche Akademische Freischar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deutsche Akademische Freischar
Korporationsverband (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1907 vd
Landoj Germanio vd
vdr

Deutsche Akademische Freischar (laŭvorte: Germana altlerneja volontularo, mallongigo DAF) estis societo de reformitaj studentaj korporacioj influinte la naskiĝantan junularan movadon en Germanujo.

La klubo Akademische Freischar zu Göttingen fondiĝis en la jaro 1907-a fare de la medicinstudento Knud Ahlborn kaj ties marŝada samideano Hans Harbeck en Göttingen. Ambaŭ originis de la hamburga marŝademularo Hamburger Wanderverein. Tiel la unua noma propono por tia nova korporacio estis Akademischer Wanderverein.

Finfine intence estis elektita la milita esprimo volontularo. Ĉar ankaŭ en la fonda dokumento de februaro 1907 oni sin difinis batalema por reformo de la germana studentaro. Baldaŭ naskiĝis similaj societoj en aliaj universitataj urboj. La aludo al volontulaj taĉmentoj de la tempo de la kontraŭnapoleonaj militoj (1813) provoketu. La anoj deklaris sin vera alternativo al tradiciaj studentaj korporacioj. En 1908 la aliĝintaj universitatanoj unuiĝis al la ligo Bund Akademischer Freischaren - el kio fine evoluis la nomo Deutsche Akademische Freischar. Ĝia monatorgano "Der Deutsche Student" propagandis tipon de nova studento.[1]

Memkompreneble ankaŭ virinoj rajtis membriĝi. Strikte malakceptiĝis rita drinkado kaj duelado de normalaj studentaj kluboj. Menciindas ankaŭ ilia engaĝiĝo okazigi en oktobro 1913 la t.n. Unuan libergermanan junulartagon.

Ĉiuj aranĝoj de Freischar havis la sanon kaj la belon kiel plej altan leĝon. Ili ne faris ajnan konscienco-trudon al siaj membroj (ekz. pri religio aŭ politika konvinko). La individuoj krome ĝuis plenan rajton je libera opinioesprimo. Post la Unua Mondmilito la agadoj rekomenciĝis.

Membroj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Sigrid Bias-Engels: Zwischen Wandervogel und Wissenschaft – Zur Geschichte von Jugendbewegung und Studentenschaft 1896–1920. Edition Archiv der deutschen Jugendbewegung. Bd. 4. Verlag Wissenschaft und Politik, Köln 1988. ISBN 3-8046-8709-1
  • Hiltraud Casper-Hehne: Zur Sprache der bündischen Jugend. Am Beispiel der Deutschen Freischar. Tübingen: Max Niemeyer 1989 (=Reihe Germanistische Linguistik, 91) ISBN 3-484-31091-X (disertacio, Braunschweig 1986)
  • Winfried Mogge, Jürgen Reulecke: Hoher Meißner 1913 – Der Erste Freideutsche Jugendtag in Dokumenten, Deutungen und Bildern. Edition Archiv der deutschen Jugendbewegung. Bd. 5. Verlag Wissenschaft und Politik, Köln 1988. ISBN 3-8046-8723-7

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĝia apero baldaŭ ĉesis.