Deutsche Post AG
Deutsche Post AG | |
---|---|
![]() | |
Jura formo | akcia kompanio (laŭ germana juro) |
Fondita | en 1995 |
Sidejo | Bonno |
Agokampo | poŝto kaj loĝistiko |
ISIN-kodo | DE0005552004 |
TTT | www.deutschepost.de |
La akcia kompanio Deutsche Post AG kun sidejo en Bonno estas la tutmonde plej granda entrepreno pri poŝto kaj loĝistiko. Ekde la 11-a de marto 2015 ĝi publike prezentiĝas je la nomo Deutsche Post DHL Group. La entrepreno ekestis en 1995 per privatigo de la antaŭa poŝta institucio Deutsche Bundespost de la ŝtato Federacia Respubliko de Germanio, kaj ekde la jaro 2000 estas parto de la akcia indico DAX (longe germanlingve Deutscher Aktienindex) de la borso en Frankfurto ĉe Majno. Ekde la 23-a de septembro 2013 ĝi ankaŭ estas parto de la eŭropa akcia indico EURO STOXX 50.