Deutsche Volkspartei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Popola Partio
Deutsche Volkspartei
Emblemo de Germana Popola Partio
partio • former liberal party
Lando  Germanio
Fondiĝo la 15-an de decembro 1918
Dissolvo la 4-an de julio 1933
Ideologio nacia liberalismo, konservativa liberalismo
vdr

La Germana Popola Partio - germane Deutsche Volkspartei (DVP), estis politika partio de nacia liberalismo en la Vajmara Respubliko. En 1918 ĝi fondiĝis kaj heredis la tradiciojn de la antaŭa Nacia Liberala Partio (germane Nationalliberale Partei) de la Germana Imperiestra Regno.

balota partia afiŝo de 1919 en Bavario

Konataj partianoj estas la fonda partiprezidanto kaj pli posta kanceliero kaj ministro pri eksteraj rilatoj Gustav Stresemann, la juristo kaj industriisto Jakob Riesser, kunfondinto de la partio, la administra juristo Ernst von Richter, kiu estis financa ministro en la subŝtato Prusio dum la tempo de hiperinflacio komence de la 1920-aj jaroj, Julius Curtius, kiu oficis kiel ministro pri ekonomio kaj eksteraj rilatoj, kaj Otto Boelitz, la pli posta fondanto de la kristandemokratia partio CDU en Vestfalio. Krom en du registaroj de Joseph Wirth inter majo 2021 kaj novembro 1921 la partio inter la jaroj 1920 kaj 1931 partoprenis en ĉiuj registaroj de la Vajmara Respubliko.