Deutschkreutz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deutschkreutz
la loka kastelo
la loka kastelo
la loka kastelo
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7301
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 088  (2018) [+]
Loĝdenso 91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 36′ N, 16° 38′ O (mapo)47.60166666666716.628055555556Koordinatoj: 47° 36′ N, 16° 38′ O (mapo) [+]
Alto 180 m [+]
Areo 34,1 km² (3 410 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Deutschkreutz (Aŭstrio)
Deutschkreutz (Aŭstrio)
DEC
Deutschkreutz
Deutschkreutz
Situo de Deutschkreutz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Deutschkreutz [+]
vdr

Deutschkreuz germane, Sopronkeresztúr hungare, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberpullendorf. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 3 088 loĝantoj. La hungara loknomo longe estis Németkeresztúr.

Situo[redakti | redakti fonton]

Deutschkreuz situas sur ebenaĵo, laŭ hungara-aŭstra limo (kontraŭe estas Nagycenk), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Sopron-Kőszeg (nuntempe ne trafikas ĝis Kőszeg).

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la romianoj. En 895 la hungaraj triboj okupis Karpatan basenon. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1245 en formo Bogyozlow (laŭ tiama hungara nomo). Iam burgo konstruiĝis, poste en 1492 historia familio Kanizsai konstruis kastelon, kie tranoktis Leopoldo la 1-a en 1681. Presejo funkciis inter 1598-1605. Batalo okazis en 1707 inter Habsburgoj kaj armeo de Francisko Rákóczi la 2-a. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Sopron. Poste la vilaĝo trovis sin en Aŭstrio, laŭ la nova limo. En 1948 la Fera kurteno konstruiĝis. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, la limoj ĉesis. En la vilaĝo oni produktas mineralan akvon.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]