Devdas Gandhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Devdas Gandhi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1900 (1900-05-22)
en Durbano
Morto 3-an de aŭgusto 1957 (1957-08-03) (57-jaraĝa)
en Mumbajo
Religio hinduismo vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Familio
Patro Mohandas Karamchand Gandhi vd
Patrino Kasturba Gandhi vd
Gefratoj Ramdas GandhiManilal GandhiHarilal Gandhi vd
Edz(in)o Lakshmi Rajagopalachari vd
Infanoj Rajmohan Gandhi • Gopalkrishna Gandhi • Ramchandra Gandhi • Tara Gandhi vd
Parencoj Ĉakravarti Rajagopalaĉari • C. R. Narasimhan vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Devdas Mohandas Gandhi (22a de majo 1900 – 3a de aŭgusto 1957) estis la kvara kaj plej juna filo de Mohandas Karamchand Gandhi kaj Kasturba Gandhi. Li havis tri pli aĝajn fratojn nome Harilal Gandhi, Manilal Gandhi kaj Ramdas Gandhi. Li naskiĝis en Sudafriko kaj venis al Barato kun siaj gepatroj estante junulo. Li iĝis aktiva en la Hindia sendependiga movado iniciatita de sia patro, pro kio pasigis multajn tempojn enprizone. Li iĝis ankaŭ elstara ĵurnalisto, redaktoro de "Hindustan Times". Li estis ankaŭ la unua praĉarak de la Dakŝina Bharat Hindi Praĉar Sabha (DBHPS), establita de Mohandas Gandhi en Tamil Nadu en 1918. La celo de la Sabha estis propagandi la Hindian en suda Barato.[1]

Devdas enamiĝis al Lakŝmi, filino de Ĉakravarti Rajagopalaĉari, partnero de la patro de Devdas en la lukto por la Hindia sendependigo. Ĉar Lakŝmi tiam estis nur 15-jaraĝa kaj Devdas jam 28-jaraĝa, la patro de Devdas kaj Rajaji petis la paron atendi kvin jarojn sen vidi unu la alian. Post la kvin jaroj, ili geedziĝis kun la patraj permesoj en 1933.[2] Devdas kaj Lakŝmi havis kvar filojn, Rajmohan Gandhi, Gopalkriŝshna Gandhi, Ramĉandra Gandhi[3] kaj Tara Gandhi Bhattacharjee (24a de aprilo 1934, Nov-Delhio).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "When Gandhi turned half-naked fakir in Tamil Nadu". Outlook India. Alirita la 29an de aprilo 2020.
  2. Tunzelmann, Alex Von (2008). Indian Summer: The Secret History of the End of an Empire. London, United Kingdom: Simon & Schuster. p. 78. ISBN 9781416522256.
  3. Ramachandra Guha (15a de aŭgusto 2009). "The Rise and Fall of the Bilingual Intellectual" (PDF).[rompita ligilo] Economic and Political Weekly. Economic and Political Weekly. XLIV (33).