Devičany

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Devičany, hungare Baka estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Devičany situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Levice troviĝas 16 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1075 en formo "Baka", apartenanta al abatejo de Garamszentbenedek. Iam nova vilaĝo Suba Baka formiĝis, kiu apartenis al fortikaĵo de Léva. Anonciĝis ankaŭ vilaĝo Supra Baka, kies preĝejo menciiĝis en la 15-a jarcento. En 1910 loĝis en Suba Baka 587, en Supra Baka 388 da homoj, (en ambaŭ plejparte slovakoj). Ĝis 1919 la vilaĝoj apartenis al Hont, al distrikto de Bát. Poste ili iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, dume inter 1938-1945 al Slovakio. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la slovakoj vivas en majoritato, apartenu al sendependa Slovakio. La vilaĝoj unuiĝis en 1951. En 2001 loĝis tie 403 da homoj (392 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]