Deviga instruo de sveda lingvo en Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La sveda lingvo estas en Finnlando deviga lernmaterialo en plejparto de lernejoj, eĉ en ĉiuj bazlernejoj ekde jaro 1977 - Oni uzas pri tio la vorton pakkoruotsi, tvångssvenska, "deviga sveda". Tio estas unu el la plej polemikaj kaj tial la plej problemaj aferoj en la finna politiko. El finnaj partioj la devigan instruadon de la sveda lingvo por ĉiu civitano de Finnlando apogas plej Sveda Popola Partio kaj malapogas plej Veraj finnoj. Ekde 1977 finno ne povas en sia propra lando iri tra bazlernejo nek ricevi edukon por kariero do, ke ne tiu finno lernas la svedan. La sveda ĉiam estis deviga en mezlernejoj kaj universitatoj, sed ĝi estis enkondukita en bazlernejoj kaj faklernejoj ĝis la 1970-aj jaroj pro la postuloj de la Sveda Popola Partio.

Eksterlandaj, eĉ svedaj konantuloj de lingva eduko, normale pensas, ke la deviga sveda en Finnlando estas troa.[mankas fonto] Kontraŭuloj de la devigo ankaŭ provis ricevi helpon de Eŭropa Unio, sed ĝis nun vane.[mankas fonto] La Sveda Popola Partio de Finnlando asertas, ke la deviga sveda diversigas la lingvajn kapablojn de finnoj tiel ke ili sciu pli ol sian propran gepatran lingvon (la finna) kaj la lingvafrankaon (la angla). Sed objektive, la germana, la franca, la hispana kaj la rusa estas multe pli gravaj lingvoj. Kaj deviga sveda multe malhelpas eblojn studi ilin en Finnlando.

Ekzemple finnlingva Universitato de Turku, oni ne povas studi sen lerni la svedan samtempe, sed en Åbo Akademi, svedlingva universitato en la sama urbo, svedaj studentoj ne devas lerni la finnan entute. En kelkaj finnlingvaj instruejoj, studi la svedan estas deviga por finnoj, sed ne por enmigrintoj. En kelkaj edukaj institucioj, la sveda estas deviga por finnoj, sed ne la finna.

Pois pakkoruotsi - Lumon edusta - Korso - Vantaa - m.jpg

Al finnaj infanoj kaj junuloj estas devige instruataj la sveda ekde la 6-a klaso de la elementa lernejo. Ĝi daŭras en mezlernejoj (antaŭe ankaŭ en ĉiuj faklernejoj), kaj la plej multaj universitatoj por studentoj en ĉiu kampo, eĉ en ekzemple universitatoj de Tampere, Jyväskylä kaj Oulu, kvankam Tampere, Jyväskylä kaj Oulu estas unulingvaj finnlingvaj komunumoj. Ĝi estas la plej deviga lernmaterialo en la eduka sistemo. Ĝi estas deviga en supera edukado eĉ pli ol la finna gepatra lingvo. En la studenta ekzameno (ylioppilaskirjoitukset, studentexamen) ne plu estas deviga la sveda lingvo (tiu devo estis forigita en 2004).

En interŝanĝo por la koncepto de malvola sveda, la koncepto de malvola finna (svede tvångsfinska, finne pakkosuomi) estas uzita por la deviga studo de la finna de svedlingvaj finnlandanoj. Ĝi estas plejparte uzata en diskutoj pri la temo de denaskaj parolantoj de la sveda. Tamen ĝi estas malsameca afero ol deviga sveda por finnlingvuloj. ekzemple Kari Sajavaara,[petatas ĝerma artikolo pri li] esplora profesoro pri aplikata lingvistiko ĉe la universitato de Jyväskylä, esprimis, ke la signifo de dua hejma lingvo por svedlingvanoj en Finnlando estas tute malsama kompare al la signifo de la sveda por finnlingvanoj. La populisto Timo Soini estas forta malapoganto de deviga sveda. Svedlingva finnlandano demandis lin, ke se la deviga sveda en finnaj lernejoj estos forigita, ĉu oni povus forigi ankaŭ devigan finnan de svedlingvanoj. Soini respondis, ke li ne malapogas tian proponon, sed kompreneble eventuale oni al si kreas problemojn, loĝante en Finnlando sed ne parolante la finnan. Juha Janhunen volas forigi kaj pakkoruotsin kaj tvångsfinskan.

Ĝi estis komparita kun kiel anglalingvanoj estas subpremataj en Kanado, sed la subpremo kaj malestimo estas eĉ pli malbona. Finnoj kaj kanadanoj subtenas unu la alian dirante ke la subpremo de la malplimulto kontraŭ la plimulto estas multe sama sed pli malbona en Finnlando ol en Kanado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1970-aj jaroj bazlernejo en Finnlando estis kansakoulu, folkskola, popola lernejo. En popola lernejo oni ne normale instruis fremdajn lingvojn. Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj en iuj popollernejoj oni instruis iujn fremdajn lingvojn sed ne nepre la svedan. El finnoj, kiuj naskiĝis antaŭ la jaro 1955, plejparto ne studis la svedan. Tamen multaj pli altaj lernejoj ekzistis deviga instruo en la sveda kaj normale ekzemple ministroj devis povi uzi la svedan lingvon. Estas dirita, ke la sveda lingvo en Finnlando agis kiel ekzemple franca lingvo en plejparto de Kanado: ĝi estis minoritata lingvo kies multaj parolantoj estis riĉaj kaj influaj homoj (kvankam ekzistis ankaŭ svedlingva normala popolo kaj ĝi estis multe pli granda ol nun, eble 10 % de ĉiuj ŝtatanoj) kaj grava en la socio (eĉ pli grava ol nun, ekzemple ne ekzistis eĉ finnlingva universitato antaŭ la 1920-aj jaroj). Oni devis lerni la svedan se oni volis altan pozicion (kaj ekzemple prezidanto de respubliko, prezidanto de la parlamento, ministroj, kaj multaj altaj oficistoj devis povi paroli ĝin pli bone ol nun). Alimaniere ol nuntempe, ekzistis nepre, ke finnaj politikistoj diskutis kun svedaj politikistoj svede. Sed plejparto el la popolo iris tra bazlernejo kaj akiris edukon por normala, ne verŝajne aparte altsalajra laboro, ne lernante ĝin. En la mezlernejo (oppikoululäroverk, lernejo inter popola lernejo kaj universitato) la sveda lingvo estis la unua fremda lingvo, ĝis dum mezo de 1960-aj jaroj la angla lingvo fariĝis la unua fremda lingvo. Ne ekzistis absolute deviga instruo de sveda lingvo, sed en multaj lernejoj, kie estis deviga sveda, estis deviga sveda eĉ pli ol nun.

Unua fojo, kiam la vorto pakkoruotsi estas pruvate uzata, estis en 1931, kiam la gazeto Aitosuomalainen uzis ĝin pri la deviga sveda en altlernejoj. Jam tiam iuj volis malpliigi ĝin. Ĝi ne plejparte sukcesis, sed la Universitato de Helsinko fariĝis plejparte finnlingva en 1937. Kvankam en Finnlando estis tiam multe pli granda svedlingva minoritato ol nun, la sveda ne estis deviga en bazlernejoj. Per leĝo, kiu estis farita en 1968, sepjaraj popollernejoj estis nuligitaj kaj estis kreata naŭjara peruskoulu, grundskola (elementa lernejo). Unue estis decidita, ke en elementa lernejo estus unu deviga fremda lingvo: en finnlingvaj lernejoj angla kaj en svedlingvaj finna, sed en 1968, kiam Johannes Virolainen kreis novan registaron, li volis ke la Sveda Popola Partio aliĝu al la registaro kaj tiu partio anoncis, ke ĝi aliĝos nur, se la deviga sveda estos ligita al la instrua plano kaj Virolainen akceptis tiun peton. Virolainen estis vokita al Stokholmo, kie li ricevis premion, kaj ankaŭ en Finnlando la Sveda Popola Partio honorigis lin per medalo.

Tio, ke deviga sveda estis vastigita al bazlernejo, okazis dum tempo, kiam Finnlando ne estis unu el la plej malkoruptaj landoj kiel poste. La nova bazlerneja sistemo, kiu inkludas devigajn fremdajn lingvojn, estis kreita en 1972–1977. Unue ĝi estis kreita en nordeta Finnlando kaj laste en Helsinko, Vantaa, Espoo kaj Kauniainen en 1977. Kvankam plejparto el finnoj, kiuj naskiĝis post la jaro 1955 kaj eĉ preskaŭ ĉiuj finnoj, kiuj naskiĝis post la jaro 1962, studis la svedan, plejparto el ili ne povas multe diskuti svede. Ekzemple en la dulingva urbo Vaasa svedlingvaj finnlandanoj, kiuj parolis ankaŭ finnan bone, petis de finnlingvaj gastigantoj el Seinäjoki ke ili parolu finnan, ĉar la urbanoj de Vaasa ne komprenis malbonan svedan de la homo el Seinäjoki.[mankas fonto] Diskuto, kie finnlingva finnlandano provas diskuti svedan kun svedo, estas ofte problema ankaŭ, ĉar la sveda, kiu estas instruata en Finnlando malsimilas do multe el svedia sveda, rikssvenska. Multaj finnoj diskutas kun svedoj pli en la angla ol en la sveda.[Kiu statistikoj ekzistas pri tio?] Ankaŭ komuna diskutlingvo inter finnaj kaj svedaj politikistoj parte ŝanĝiĝis al la angla. Ekzemple, la svedaj kapabloj de politikistoj kaj ŝtatoficistoj malfortiĝis. Kiel ĉefministro, almenaŭ Matti Vanhanen ankoraŭ flue parolis la svedan kaj en Svedio kaj en svedlingvaj finnlandaj televidaj programoj. Oni ne povas igi ekzemple finnan ministron respondi svede, ekzemple en svedlingvaj televidaj novaĵoj en Finnlando, kiel ili faris plu en 2000-aj jaroj. El ĉefministroj de Finnlando Sanna Marin estas la unua, kiu parolas en Svedio normale la anglan. [1] Tamen jam Jyrki Katainen en sia ĉefministra tempo iom parolis la anglan en Svedio, sed pro malapogo de svedaj politikistoj li komencis paroli la svedan. En Finnlando oni esperas, ke la fakto ke Marin tamen parolas la anglan ankaŭ en Svedio, estu marko pri tio, ke svedoj ne plu forte postulas, ke finnoj parolu al ili en la sveda.

La finna leĝo permesas al homo pagi al kandidato maksimume 3 000 eŭrojn antaŭ la parlamentaj balotoj por ke la kandidato promesu, ke se li eniros la parlamenton, li defendos aŭ almenaŭ ne kontraŭos aferon.[mankas fonto] Estas pruvoj, ke svedlingvanoj en Finnlando plurfoje uzis tiun ĉi rajton subaĉeti tiel, ke la kandidato promesas ne kontraŭstari la devigan svedan, se li eniros la parlamenton.[mankas fonto]

la svedlingva politikistino Jutta Zilliacus jam en 1963

Kvankam en la 1960-aj jaroj oni ne devis ĉiutage lerni la svedan en bazlernejo, ekzistis pli da bone svedparolantaj finnlingvanoj ol nun. En faklernejoj deviga instruo de la sveda en la 2010-aj kaj 2020-aj jaroj malkreskis. En iuj faklernejoj ĝi ne plu ekzistas.

Jutta Zilliacus, politikisto de la Sveda Popola Partio de Finnlando, diris en 2012 en finna radio, ke estis dum 1970-aj jaroj granda eraro, ke la deviga sveda estis prenita al bazlernejo.

La Sveda Popola Partio de Finnlando radikaliĝis. En la 2010-aj kaj 2020-aj jaroj, la partio postulis, ekzemple, ke la studo de la sveda estu antaŭenigita en la bazlernejo (tio efektive okazis), ke la sveda estu deviga por infanoj jam sub lerneja aĝo, kaj ke kelkaj lecionoj en finnlingvaj bazlernejoj krom lingvoj estu ŝanĝitaj al la sveda (ekzemple dum matematikaj lekcionoj la instruisto parolus svedan kaj ankaŭ la lernantoj ne rajtus paroli la finnan). Kroma postulo estis, ke la devo de svedlingvaj funkciuloj bone paroli la finnan estu forigata. [mankas fonto, eble el unu el la la jaraj partiaj programoj (svede kaj finne)] Kaj radikaliĝis ankaŭ la kontraŭuloj de la deviga sveda: en la eŭropa gazetaro aparte eĥis ekzemple informo de septembro 2013, kiam la svedlingva finna radioprezentistino Bettina Sågbom de nekonatulo ricevis skriban minaco de murdo, se ŝi ne sukcesos en sian programon inviti parolistojn de la finnaj naciistoj, kiuj per la programo volid laŭte postuli forigon de la deviga sveda.[2]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La sveda litero Å aperas en finnlingvaj tekstoj preskaŭ nur en skandinavlingvaj nomoj. En tiu emblemo ĝi simboligas la svedan.

La devo estas do forta kaj escepte, ke eksterlandanoj, kiuj parolas pri ĝi kun finnoj, ne normale unue eĉ kredas. Ĝi povus ŝoki eĉ svedon kiu aŭdas pri ĝi (ne ĉiuj svedoj scias, ke en la najbara lando oni devas lerni ilian lingvon). La svedo eble supertaksis la grandecon de la svedlingva malplimulto de Finnlando: Dum en 1900 la sveda malplimulto konsistigis 13% de la finna populacio, post ondoj de finna naciismo kaj elmigrado dum la 2-a mondmilito, ilia proporcio falis al 5.5 % hodiaŭ.[3] Krome nuntempe granda parto el la svedlingva minoritato parolas aligepatrlingve finnan. Kaj la fakto, ke svedo apogus la konservadon de la nuna deviga svedo en Finnlando, ankaŭ povas esti reduktita pro tio, ke tiu ĉi svedo ekscias, ke la sveda, kiun oni instruas en Finnlando, kutime eĉ ne estas la vera "sveda de Svedio" (rikssvenska, regna sveda), sed "muminsvenska". Tiu devo estas elpensita problemo. Ekzemple Eŭropa Unio rekomendas, ke bazlernejanoj studu du fremdajn lingvojn, kaj tio plejparte okazas ankaŭ en Finnlando, sed en Finnlando, male al multaj aliaj landoj, bazlernejanoj, kiuj faras do, normale ne povas elekti neniun el tiuj fremdaj lingvoj, ĉar unu estas sveda pro oficiala devo kaj la alia estas, eĉ en Finnlando, la angla preskaŭ aŭtomate. Oni devas studi eĉ tri fremdajn lingvojn, sed oni volas studi aliajn fremdajn lingvojn ol angla kaj sveda. Iuj jam en Svedio[4] konsideras neracia, ke oni en Finnlando devas studi lingvon de do malgranda minoritato. Por ke studi internacie gravan fremdan lingvon krom la angla, oni devas studi ĝis tri fremdajn lingvojn. La devo studi la svedan kondukas al tio, ke tiuj lingvoj, kiuj estas pli malgrandaj ol la angla sed multe pli grandaj kaj internacie pli gravaj ol sveda, havas en Finnlando escepte malmulte spertulojn. La studo de fremdaj lingvoj krom la sveda kaj la angla estas do malofta en finnaj bazlernejoj. En iuj elementaj lernejoj, fremdaj lingvoj krom la angla kaj la sveda tute ne povas esti studitaj. Ekzemple spertuloj de germana, franca, rusa kaj hispana lingvoj havas escepte malmulte parolantojn en Finnlando, klare pli malmulte ol ekzemple en aliaj nordiaj landoj. Kompreneble en Finnlando malhelpas speciale malgranda nombro de spertuloj de la rusa, ĉar Finnlando estas najbara lando de Rusio. El la finnoj parolas la rusan nur proksimume 1,5 %. Tion peras grandparte la deviga instruo de sveda lingvo. En granda parto de orienta Finnlando scio de rusa estas multe pli utila ol scio de sveda. Tie la du plej gravaj fremdaj lingvoj estas la angla kaj rusa. Sed multaj malgrandaj bazlernejoj povas instrui nur du fremdajn lingvojn kaj ĉar unu el tiu du estas preskaŭ aŭtomate angla kaj unu laŭleĝe la sveda, kiu estas plejparte neutila en tiuj partoj de Finnlando, la lernejoj ne povas instrui la rusan.

Laŭ multaj demandadoj kaj intervjuoj pli ol 70 % el ĉiuj civitanoj de Finnlando (el svedlingvaj finnlandanoj eble 40 %) malapogas la devon. Estas sentita, ke la devon malapogas speciale alte edukataj finnoj. Plejparto el finnoj, kiuj malapogas la devon, ne volas forigi el sveda lingvo oficialan pozicion (unu el naciaj lingvoj) en Finnlando. Ili esperas, ke sveda estus denove kiel franca en Kanado (ĉiuokaze oni komparis la dulingvecon de Finnlando kaj Kanado ). Laŭ ili estis malbone, se sveda lingvo malaperus el Finnlando. Iuj finnaj politikistoj pensas, ke jam tio, ke ekzistas do forta civitana opinio kontraŭ la devo, parlamento devus forigi ĝin. Ĝi estas kritikita eĉ en Svedio. Ekzemple sveda lingvisto Lars Melin skribis pri lingvaj aferoj de najbaraj landoj, ke en Norvegio du versioj de norvega lingvo kaj en Finnlando deviga sveda peras problemojn. Ne estas sameca sistemo alie en la mondo. Tamen en Belgio nederlandlingvanoj kaj en Ontario anglalingvanoj studas devige la francan, sed tie la franca minoritato estas multe pli granda ol la sveda minoritato en Finnlando kaj la franca estas en la mondo multe pli utila kaj grava lingvo ol la sveda.

La premo pri la deviga sveda konstante kreas tensiojn inter du najbaraj naciaj registaroj[mankas fonto] kaj samtempe inter la plimulto kaj la malplimulto de Finnlando[5]. La devo kreskigas malamon al svedoj kaj svedlingvaj finnlandanoj[6] - ĝuste la malo ol kiu estis la intenco.

Tion, ke Svedio[Kiu? Ĉu la registaro? Unuopaj politikistoj? Svedaj amaskomunikiloj? Ankaŭ pri tio mankas fontoj!] malapogas forte la forigon de tiu devo en la najbara lando, peras parte, ke la svedoj ne scias, kiel malgranda nuntempe estas la svedlingva minoritato de Finnlando[6]). Svedoj eble ne komprenas, ke tiu minoritato estas do malgranda, ke eblus tute bone provize por ĝi servojn svede ankaŭ tiam, kiam nur malgrandeta parto el la finnoj studus la svedan.

Kompromisa propono[redakti | redakti fonton]

La sveda lingvo devas havi pli fortan pozicion en la finna eduka sistemo ol minoritata lingvo de simila grandeco kutime havas en la eduka sistemo de la lando. Tiun postulas precipe la historio (tiu, kiu esploras historion de Finnlando facile bezonas scion de sveda lingvo, ĉar historiaj fontoj ĝis la 19-a jarcento estas plejparte en la sveda) kaj aliflanke la politiko. Iuj finnoj kiel politikisto Osmo Soininvaara kaj skribanto de tia artikolo<ref>https://www.ksml.fi/paakirjoitus-mielipide/5549669/ref> apogas kompromison: La situacio iĝu denove same kiel en la dulingva ŝtato Kanado. Denove estu tiel, ke en bazlernejoj ne estus devigo lerni la svedan, sed ĝi estus en altaj lernejoj. Finnlingvano en Finnlando estus denove en sama pozicio kiel anglalingvano en Kanado. Oni povu iri tra bazlernejo kaj akiri edukon por ne-altsalajra laboro sen la sveda, sed alta eduko kaj alta salajro postulus lerni la svedan. Tiu kompromiso povus realiĝi.

En la 1970-aj jaroj, kiam la deviga sveda estis trudita al la bazlernejoj oni trudis devigan svedan ankaŭ al ĉiuj faklernejoj. Sed deviga sveda estis forigita de iuj faklernejoj en ĉi tiu jarmilo. Tiel necesas nur la forigo de la deviga sveda en la bazlernejo, por ke finno ne bezonu la svedan por ekhavi profesion. La situacio estus sama kiel antaŭ la 1970-aj jaroj.

Porargumento pri deviga sveda el historiisto kaj esploristo de politiko[redakti | redakti fonton]

La finna historiisto, doktoro de filozofio kaj politikesploranto Aarni Virtanen dubas[mankas fonto] ĉu estas bone, ke en Finnlando ĉiam ekzistas devigo lerni la svedan en universitatoj kaj mezlernejoj, kaj ekde la 1970-aj jaroj eĉ ankaŭ en elementaj lernejoj. Laŭ Virtanen[mankas fonto] eble ne estis bone farita, ke deviga sveda per leĝo estis vastigita dum 1970-aj jaroj tiel ke normale neniu plu povas eviti ĝin. Sed laŭ li, la afero ne estas tiel simpla kiel ŝajnas. Laŭ li multaj klasikaj porargumentoj de deviga instruo de sveda en Finnlando estas malvalidaj, sed ekzistas ankaŭ granda valida argumento, kiun politikistoj scias sed ne prefere rakontas. Tiu argumento estas tio, ke forigo de devo estus dangera, ĉar Svedio ne nepre akceptus tion. La situacio en Finnlando estas relative malfacila. Rusio estas minaco. Estas najbaro ĉe la alia flanko, pli forta ol Finnlando, kiu povus helpi kaj havus motivon helpi: Svedio – ĝi estas la subtenanto kaj ŝlosilo de la mondo de Finnlando – se eĉ Svedio ekkolerus, Finnlando havus neniun aliancanon, nenio povus esti farita plu.[mankas fonto] Kaj la pli bona pozicio de Svedio ŝuldiĝas ne nur al pli granda loĝantaro, sed ankaŭ al la fakto, ke la najbaraj landoj de Svedio ne estas danĝeraj, sed Finnlando havas danĝeran najbarlandon Rusion. Jam tio, ke Finnlando forigis en 2004 devigan svedan el la studenta ekzameno de Finnlando multe kolerigis iujn svedojn. Forlasi la devigan instruon de la sveda do postulus la konsenton de la publika opinio kaj la registro de Svedio. La sama argumento estis uzita fare de Juho Kusti Paasikivi kiam, post la cedo de teritorioj en la 1940-aj jaroj, li aranĝis la aferon tiel ke svedlingvaj municipoj ne estis aranĝitaj kun agrikulturaj migrantoj de la ceditaj teritorioj. Kvankam Finnlando estis politike apartigita de Svedio antaŭ pli ol 200 jaroj, ĝi daŭre estas parte dependa de Svedio. Jen kial, laŭ Virtanen, la deviga sveda verŝajne devus esti konservita sendepende de tio, ĉu ĝi estas bona afero en si mem aŭ ne.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]