Devo-logiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Devo-logiko (aŭ deonta logiko) estas branĉo de la logiko, kiu studas devojn, permesojn, normojn kaj rilatajn konceptojn. Aldone, la vorto devo-logiko ankaŭ nomas unuopan logikan sistemon, kiu celas kapti la esencajn logikajn ecojn de tiuj konceptoj.

La unua esploristo, kiu sisteme studis devo-logikon, estis la finna filozofo Georg Henrik von Wright en siaj priaj laboroj dum la 1950-aj jaroj. La de li difinita Normala Devo-Logiko (angle Standard Deanotic Logic, SDL) estas normala modala logiko kun modalaj operatoroj O (obligation) por devo kaj P por permeso. Por tiuj operatoroj validas similaj aksiomoj kiel la aksiomoj kutime uzataj en eblo-logikoj kaj kredo-logikoj. Ekzemple, validas la jena aksiomo-skemo:

Normala Devo-Logiko ne bone kaptas la kutiman rezonadon pri normoj en situacioj, en kiuj kelkaj el la normoj estas malobeataj. Unu el la pli novaj devo-logikoj, kiuj celas eviti ĉi tiun problemon, estas la eneligo-logiko (angle input/output logic) disvolvita de David Makinson kaj Leon van der Torre.