Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekaj kaj sekegaj klimatoj de la tero:
  •  dezerta klimato
  •  savana klimato
  •  tundra klimato
  •  glacia klimato
  • Distribuado de dezertoj kaj duondezertoj, la malhelbrunaj zonoj estas dezertoj propre diritaj, la helaj estas "duondezertoj" aŭ zonoj sub ega risko de tuja dezertigodezertiĝado.
    Sablodezerto ("erg") en Maroko
    Dunoj en dezerto Sinajo
    Sablodezerto (erg) en libia Saharo
    Ŝtondezerto (hamado) en Ladako
    Salodezerto de Ujuni-sallago
    Glacidezerto en Tangra-montaro

    Dezerto estas biomo nome regiontipo, kiu ricevas malpli da precipitaĵo (pluvo) ol vaporiĝas. Dezertoj kovras ĉ. 20% de tersurfaco kaj etendiĝas en vastaj spacoj de norda kaj sud-okcidenta Afriko, centra kaj sud-okcidenta Azio, Aŭstralio, okcidenta bordo de Sud-Ameriko.

    La arideco influas la ekosistemon: tipaj kreskaĵoj de la dezertoj estas kaktoj kaj similaj kserofitoj, ankaŭ animaloj: antilopoj, zizeloj, lacertoj, insektoj k.a.

    Foje oni konsideras, ke dezertoj posedas malmultan vivon, sed tio dependas de la dezertoklaso; en multaj estas abunda vivo, la vegetaĵaro adaptiĝas al malmulta humideco (dezertoj kaj kserofitaroj) kaj la faŭno kutime kaŝiĝas dumtage por konservi humidecon. La establado de sociaj homaj grupoj en dezertoj estas komplika kaj postulas gravan adaptadon al ekstremaj kondiĉoj hegemoniaj en ili. La dezertoj formas la plej etendan zonon de la surtera areo: kun pli ol 50 milionoj de kvadrataj kilometroj, okupas preskaŭ unu trionon de tiu. El tiu totalo, 53 % korespondas al varmaj dezertoj kaj 47 % al malvarmaj dezertoj.[1]

    La procezoj de erozio estas gravegaj faktoroj en la formado de la dezerta pejzaĝo. Laŭ la tipo kaj grado de erozio fare de ventoj kaj sunradiado, la dezertoj prezentas diferencajn tipojn de grundo: sabla dezerto estas tiu kiu estas komponita ĉefe de sablo, kiu pro agado de vento formas dunojn, ŝtona dezertoroka estas tiu kies tereno estas konstituita de rokoj aŭ gruzo (tiu tipo de dezerto kutime oni nomas per la araba vorto hamada).

    La dezertoj povas enhavi valorajn mineralajn kuŝejojn formitajn en la arida etoso, aŭ eksponigitaj fare de la erozio. En malaltaj zonoj povas formiĝi sallagoj. Pro la sekegeco de la dezertoj, ili estas lokoj taŭgaj por la konservado de homaj restaĵoj kaj fosilioj.

    Dezerto povas esti difinita ankaŭ kiel senhoma loko, ne loĝata de homoj kaj apenaŭ de vivaj estaĵoj. Laŭ tiu difino, estas dezertoj ankaŭ tiuj situantaj ĉe pli malvarmaj klimatoj, kiaj la Arkto aŭ la tundro.[2]

    Plej grandaj dezertoj

    (Plej grandaj dezertoj laŭ surfaco, mil km²)

    DezertoSituoSurfaco
    Saharo Afriko 7000
    Libia Dezerto Nord-Afriko 2000
    Dezerto Gobi Centra Azio 2000
    Siria Dezerto Sud-Okcidenta Azio 1000
    Kalaharo Sud-Afriko 1000
    Rub-al-Ĥalo Arabio 600
    Nubia Dezerto Nord-Afriko 550
    Granda Sabla Dezerto Aŭstralio 360
    Karakumo Mez-Azio 350
    Kizilkumo Mez-Azio 300
    Granda Viktoria-Dezerto Aŭstralio 300
    Taklamakano Centra Azio 300
    Taro Barato 300
    Granda Nefudo Arabio 70

    Tipoj de dezerto

    Laŭ la grundo oni distingas dezertojn jene:

    • ŝtonecaj
    • sablecaj,
    • argilecaj,
    • salgrundaj kaj aliaj.

    Laŭ la pozicio en la kontinento oni distingas:

    • kontinentcentraj,
    • alizeaj,
    • marbordaj
    • mallofaj (aŭ leaj),
    • nebulaj dezertoj.

    Dezertoj laŭ kontinentoj

    Teritorioj kun ekstreme malhumida klimato estas nomataj - dezertoj. La areo apartenanta al la speco ricevas malpli ol 250 mm da atmosfera akvo jare - forvaporado pliigas tiun procedon multoble. Agrikulturado estas neebla sen artefarita irigacio. La grundoj entenas etkvanton da organikaĵoj. Dezertoj havas specialan, insulan karakteron de situo sur la terglobo: en neniu mondparto ili aperas kiel kontinua zono (kompare al tiu de arktikaj, tropikaj, aŭ tundraj zonoj).

    Afriko: En la norda hemisfero dezertaj areoj de afrika kontinento lokiĝas inter 15° kaj 30° de norda latitudo (tie situas la plej granda en la mondo dezerto - Saharo). En la suda hemisfero dezertoj troviĝas inter 6° kaj 33° (suda latitudo) (inkluzive dezertojn: Kalaharo, Namib kaj Karry, ankaŭ dezertajn teritoriojn de Somalio kaj Etiopio).

    En Nordameriko dezertoj okupas sud-okcidentan parton de la kontinento inter 22° kaj 24° norde (Sonora-Dezerto, Mojave-Dezerto, Hila k.a.).

    En Sudameriko, la dezertoj situantaj inter 5° kaj 30° sude, formas oblongan strion etenditan laŭ okcidenta, pacifika bordo de la kontinento. Tie de nordo al sudo sekvas dezertoj: Seĉura-Dezerto, Pama-del-Tamarugal, Atakama-Dezerto, post Perineoj - Patagona Stepo.

    Aziaj dezertoj troviĝas inter 15° kaj 48-50° norde kaj inkluzivas la grandajn: Rub-al-Ĥalo, Granda Nefudo, El-Hasa sur la Araba duoninsulo, Deŝte-Kivir, Deŝte-Lut, Daŝti-Margo, Registano, Harano en Irano kaj Afganio; Karakumo en Turkmenio, Kizilkumo en Uzbekio, Muĵunkumo en Kazaĥio; Taro en Hindio kaj Thal en Pakistano; Dezerto Gobi en Mongolio kaj Ĉinio; Taklamakano, Alaŝanj, Bejŝanj, Cajdasi en Ĉinio.

    La aŭstraliaj dezertoj okupas grandan teritorion inter 20 kaj 34° sude - tio estas La Granda Viktoria, Gibson kaj La Granda Sabla.

    Suma areo de tipaj dezertoj (ekskluzive duondezertoj) estas ĉ. 28.000.000 km², tio signifas - 19% de kontinenta tero.

    Dezertaj klimatoj

    La dezertoj estas distribuitaj en diversaj zonoj:

    • Zonoj duonaridaj aŭ stepaj: havas averaĝon de precipitaĵoj de 250 al 500 mm jare. Ili kutime estaas situantaj ĉe la bordoj de la dezertoj kaj enhavas ĉirkaŭ la 15 % el la surtera areo de la planedo.
    • Zonoj aridaj: kun precipitaĵoj janre de po 25 al 250 mm, enhavantaj la 16 % de la surtera areo.
    • Zonoj aridegaj: tiom sekaj ke foje eĉ ne pluvas dum jaroj. Tiuj enhavas la 4 % de la surtera areo. Ties temperaturo estas inter 30 kaj 40 gradoj dumtage kaj de -10 al 0 gradoj dumnokte.

    Flaŭro kaj faŭno

    Oazo en Libio (Saharo)
    Uedo al'Mujib, Jordanio

    La faŭno de la dezertoj estas malabunda kaj malmulte varia. Ĝi inkludas reptiliojn, kiaj serpentoj kaj lacertoj; insektoj, kiaj skaraboj kaj formikoj de la ĝenro Cataglyphis; araneedoj, kiaj skorpioj; rabobirdoj, gipoj, kaj mamuloj, kiaj musoj, vulpoj, ŝakaloj, gazeloj, kameloj ktp.

    La flaŭro de la dezerta klimato estas malabunda, malalta kaj disa (maldensa). Ĝi lasas etendajn areojn senŝirme, kiuj estas okupataj de sablo, ŝtonoj aŭ rokoj. Ĉe stepoj estas malaltaj herboj kaj izolitaj arbustoj, kaj en dezertoj, dornenhavaj plantoj, kiaj kaktoj kaj makiso. Nur ĉe oazoj ekzisto de akvo permesas abundan vegetaraĵon, inter kiu elstaras palmoj, kaj kelkaj arbustoj.

    Hidrografio

    La precipitaĵoj estas tre malabundaj kaj malregulaj, pro la konstanta influo de tropikaj kontraŭciklonoj. En la bordoj duonaridaj de la dezerto, estas inter 750 kaj 150 mm jare, kaj por la aridaj monatoj nur pli ol 7. En dezerto, la precipitaĵo jara ne atingas la 150 mm, kaj ĉiuj monatoj estas sekaj. Kutime precipitaĵo falas laŭ formo de violentaj pluvegoj kaj la akvo alportita tuj malaperas pro vaporiĝo aŭ pro enfiltriĝo en subgrundo.

    La riveroj de la dezertoj (nome UadiUedo) portas akvo nur postpuve; la resto de la tempo ties fluejoj restas sekaj. nur malofte ili elfluas en maron, ĉar ties malabunda akvo vaporiĝas aŭ restas ŝtopita en fermitaj naturaj depresioj.

    Ekologio

    La Dezerto Siloli en Bolivio estas sekcio de la Atakama-Dezerto, nome la plej arida de la planedo kiu estas norde de Ĉilio.

    Ekologiistoj kutimas zorgi konservadon de arbaroj, oceanoj aŭ eĉ tundro, sed ne de dezertoj. Tiuj ofte estas konsiderataj kiel senutilaj malplenejoj, uzeblaj nur kiel rubaĵejo por ruinita teknikaro aŭ rakedolanĉejo.

    Dezertojn damaĝas ne nur agrikultura kaj mastruma agado, sed ankaŭ plivarmiĝo de la planeda klimato.

    Dum lasta kvaronjarcento averaĝa jartemperaturo en la mondo kreskis je 0,45 °C, dezertoj iĝis pli varmaj je 2 gradoj. Sekvis malpliigo de, sen tio magra, akvorezervo.

    Malgraŭ tio, en distriktoj apudaj al dezertoj evoluas agrikulturado, kiu postulas grandan kvanton de akvo. Nivelo de subgrundaj akvoj pro tio draste malaltiĝas. Ankaŭ establo de novaj urboj en dezertoj - ekz. en Usono kaj Saŭdio, kondukas al malŝpara konsumo de la akvoj. Konsiderinda minaco al dezertoj estas tendarejoj da rifuĝintoj, kiuj kreskas amase pro politikaj perturboj, kaj lokitaj en "sentaŭgaj terenoj" kvazaŭ prizonoj.

    Sed ekzistas ekzemploj de pli zorgaj metodoj mastrumadi en dezerto. Sunaj elektroakumuliloj sukcese laboras en la regionoj, preskaŭ dum tuta jaro sennubaj - ekz. se munti la sunpanelojn en Saharo, sur la 640 km² da tereno - do eblus kontentigi bezonojn de la tuta mondo pri elektroenergio. [1]

    En sala dezerto situanta nord-okcidente de Meksiko oni plantas graminon "nipa", kiu akceptas akvumadon per sala akvo. Ĝi impresas tre perspektiva fonto por nutrad-produktado kaj povas esti plej granda donaco de dezerto al la homaro dum la tuta historio.

    En Israelo estas ricevita speco da tomatoj "ŝerry", kiu ankaŭ toleras aspergadon de saleta elsubgrunda akvo. Koncerna ligo: [2]

    Referencoj

    1. Biomas del Mundo: Desierto http://www.jmarcano.com/nociones/bioma/desierto.html Alirita la 25an de novembro de 2011.
    2. Difino 1. y 3. de la hispanlingva koncerna vorto RAE.es Konsultita la 25an de novembro de 2011

    Literaturo

    Vidu ankaŭ