Dezerto Ĉolistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dezerto de Ĉolistano)
Dezerto Ĉolistano
dezertoregiono [+]

LandoPakistano

Koordinatoj28° 30′ 0″ N, 70° 0′ 0″ O (mapo)28.570Koordinatoj: 28° 30′ 0″ N, 70° 0′ 0″ O (mapo)
Areo26 300 km² (2 630 000 ha) [+]

Dezerto Ĉolistano (Tero)
Dezerto Ĉolistano (Tero)
Map
Dezerto Ĉolistano
Vikimedia Komunejo:  Cholistan Desert [+]
vdr

Dezerto Ĉolistan (urdue صحرائے چولستان, surloke nomita Rohi) etendiĝas 30 km de Bahawalpur, pakistana Panĝabo, kaj kovras areon de 16,000 km². Ĝi najbaras al dezerto Tar, kiu streĉiĝas al Sindh kaj al Barato.

Fortikaĵo de Derawar en Ĉolistan.

La vorto Ĉolistan devenas de Ĉolna, kio signifas "moviĝanta". La loĝantoj de Ĉolistan kondukas duon-nomadan vivon, vojantaj de loko al loko en serĉo de akvo kaj nutraĵo por siaj bestoj.

La sekiĝinta riverujo de Hakra-rivero streĉiĝas tra la areo, en kiu troviĝas pluraj setlejoj de la Induso-kulturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fluo de la Sarasvatî en la epoko de Indus-civilizacio
legendo:
1 = torento antikva 2 = Nuna Rivero
3 = Nuna Thar Dezerto
4 = malnova marbordo 5 = Nuna urbo

En la valo de Hakra-rivero troviĝis ĉirkaŭ 300 lokoj de Harapo-kulturo (aŭ "Induso-civilizacio") [1], plej multaj elfositaj de M. R. Mughal.

Dezerto Ĉolistan ĝis 1200 a.K. estis tutjare regule irigaciata kaj ĝis 600 a.K. estis sezone irigacie kultivata[2]. La regiono dezertiĝis, kiam Hakra-rivero sekiĝis.

De 1986 denove estas klopodoj irigacii la dezerton per sistemo de kanaloj plenigitaj per akvo de rivero Satleĝo. La populacio de tiam dekobliĝis, sed restis tre malriĉa.

Grupo de popolkantistoj en la dezerto Kolistan kun unikaj muzikaj instrumentoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mughal, M.R. 1997. Ancient Cholistan. Lahore: Feroz and Sons.
  2. Stato de ĉi-faktoj: aŭgusto 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]