Saltu al enhavo

Nana silvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dezertsilvio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nana silvio
Nana silvio
Nana silvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Curruca
Specio: C. nana
Curruca nana
(Hemprich kaj Ehrenberg, 1833, suda El Tor Sinajo)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Subspecioj

Sylvia deserti

(Loche, 1858, Alĝerio, Saharo)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Nana silvio[2] (Curruca nana) estas specio de malgrandaj grizecbrunaj insektovoraj kantobirdoj el familio de Silviedoj kaj genro Curruca.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La birdoj reproduktiĝas en sudcentra moderklimata Azio. Tiu formo estas migranta, kiu vintrumas en plej nordorienta Afriko, Arabio kaj Barato. Estis iam kiel rara vaganto tiom okcidenten kiom ĝis Britio.

La plumaro de la birdoj estas baze grizsablokolora. Ambaŭ seksoj estas preskaŭ identaj. Temas pri malgranda silvio kun sablokoloraj dorso kaj kapo, blankecaj al helsablokoloraj subaj partoj kaj flava okulo rimarkinda inter la sablokoloraj kapo kaj vizaĝo, grizeca brido kaj pli hela gorĝareo. Kiel ĉe siaj parencoj, ankaŭ tiu ĉi estas insektovora, sed ili manĝas ankaŭ berojn. La kanto estas distinga tintosono ofte dum averta flugo.

Tiu malgranda paserina birdo reproduktiĝas en duondezertoj kaj aliaj aridaj medioj, kie estu kelkaj arbustoj por nestumado. La nesto estas konstruata en malalta arbusto; la ino demetas 4-6 ovojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ BirdLife International (2017). “Sylvia nana”, IUCN Red List of Threatened Species 2017. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T103872996A118852574.en. Alirita 16 March 2022..
  2. ↑ Ornitologia taksonomio kun Esperantaj nomoj proponitaj far Alain Gerard

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-08833-0
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)