Dezső Ákos Hamza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Ákos Hamza
Persona informo
Naskonomo Hamza Dezső Ákos
Naskiĝo la  1-an de septembro 1903(nun 1903-09-01)
en Hungario Hódmezővásárhely (Hungario)
Morto la 16-an de majo 1993
en Hungario Jászberény (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Edz(in)o Mária Hamza Lehel
Okupo
Okupo ĵurnalisto • pentristo • filmreĝisoroskulptistoscenaristo
vdr

Dezső Ákos Hamza [deĵO Akoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hamza Dezső Ákos (tamen laŭ pli mallonga formo Hamza D. Ákos) estis hungara-brazilana reĝisoro, scenaristo, produktoro, pentristo, skulptisto.

Dezső Ákos Hamza [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1903 en Hódmezővásárhely, li mortis la 16-an de majo 1993 en Jászberény.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Ákos Hamza studis pentradon de István Csók, skulptadon de Zsigmond Kisfaludi Strobl en Reĝa Belarta Altlernejo. Li akiris diplomon en 1924, post 2 jaroj li ricevis stipendion kaj li vivis en Parizo 11 jarojn. En 1929 li jam memstare ekspoziciis, tamen en Parizo precipe li partoprenis en filmaj produktoj. En 1933 li edziĝis, post 4 jaroj en Budapeŝto li estis unu el la fondintoj de filma produktejo. Dum la nazia erao li partoprenis en la rezista movado. Inter 1949 kaj 1953 li laboris en Francio kaj Italio, poste en Brazilo. En la lasta lando li okupiĝis ĉefe pri pentrado kaj skulptado. En 1987 li revizitis Hungarion, post 2 jaroj li jam denove vivis en sia naskiĝlando.

Li ricevis 2 brazilajn premiojn, fine hungaran premion en 1988. Li postlasis 200 pentraĵojn kaj 9 skulptaĵojn al estonta muzeo de Jászberény.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Liaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Külvárosi őrszoba (1942, kun István Békeffi; ankaŭ reĝisoro)
  • A láp virága (1942; ankaŭ reĝisoro)

Ne menciitaj elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Az orvos titka (franca filmo) (1930) - subreĝisoro
  • Döntő pillanat (hungara filmo) (1938) - produktoro
  • Egy szoknya, egy nadrág (hungara filmo) (1943) - reĝisoro
  • Kommunisták Budapestért (hungara politika filmo) (1946) - reĝisoro
  • Un giorno nel porto di Genova (itala filmo) (1948) - reĝisoro
  • Quem matou Anabella? (brazila filmo) (1955) - reĝisoro

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]