Dezső Antalffy-Zsiross

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Antalffy-Zsiross
Dezső Antalffy-Zsiross
Dezső Antalffy-Zsiross
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de julio 1885(nun 1885-07-24)
en Hungario Nagybecskerek (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 29-an de aprilo 1945 (1945-04-29)
en Denville railway station
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándMuzikakademio Franz Liszt
Subskribo Dezső Antalffy-Zsiross
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • orgenisto
vdr

Dezső Antalffy-Zsiross [deĵO antalfi-ĵIroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antalffy-Zsiross Dezső estis hungara komponisto, orgenisto, altlerneja instruisto.

Dezső Antalffy-Zsiross [1] naskiĝis la 24-an de julio 1885 en Nagybecskerek (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Zrenjanin en Serbio), li mortis la 29-an de aprilo 1945 en en:Denville Township, New Jersey (Usono).

Dezső Antalffy-Zsiross ĉe orgeno
Dezső Antalffy-Zsiross ĉe orgeno

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Antalffy-Zsiross jam frue muzikadis hejme en la familia orkestro. Dum la gimnaziaj jaroj li lernis ankaŭ orgenludon. Ekde 1902 li studis juron, respektive orgenludon paralele en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Lia muzikinstruisto estis de:Hans Koessler. En la studjaro de 1906 li studis komponadon en simila altlernejo en Berlino de Joseph Joachim. En la sekva studjaro li estis dirigento en Operejo de Kolonjo, poste li denove studis en Lejpcigo de Max Reger kaj Karl Straube, fine en Bologna de en:Marco Enrico Bossi. Li hejmenvenis en 1909 kaj ekinstruis en la Muzikakademio. En 1911 li edziĝis, en la sekva jaro filino naskiĝis. Inter 1914 kaj 1916 li estis soldato, poste li estis ĉeforgenisto de Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto). En 1921 li alvenis en Novjorkon, poste li koncertis en pluraj urboj, poste li orgenludis en prestiĝa kinejo, pli poste li instruis en universitato. En 1925 li interrompis la usonan karieron kaj denove instruis en Budapeŝto, poste li revojaĝis. Li plenumis diversajn instruajn kaj muzikistajn postenojn, sed en 1942 li malsaniĝis, li ne povis hejmenveni.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1911)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Három könnyű korálelőjáték Op. 22 por orgeno
  • Trois Chants op. 10 No. 1-3 por orgeno
  • Polonaise caracteristique por piano
  • Drei lyrische Stücke por piano
  • Magyar nyitány por piano, por 4 manoj
  • Magyar ábránd por ĉambromuziko
  • Magyar kesergő és falusi táncok por ĉambromuziko
  • Onteora’s Bride opero
  • Carneval ĝojopero
  • Lady in White baleto
  • Páris tündére opereto

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]