Dezső Bednay
Dezső Bednay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bednay Dezső |
Naskiĝo | 9-an de marto 1923 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de junio 2013 (90-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Bednay |
Okupo | |
Okupo | fasonisto • vidartisto • artkolektanto |
Dezső Bednay [deĵO bednai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bednay Dezső estis hungara industriartisto, emajlisto. Lia edzino estis Éva Bednay.
Dezső Bednay [1] naskiĝis la 9-an de marto 1923 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de junio 2013.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Dezső Bednay frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Industriarta Lernejo en 1943. Liaj plej gravaj instruistoj estis Dénes Györgyi, Gyula Kaesz kaj Károly Weichinger. Post siaj studoj li okupiĝis pri planado de internaj spacoj. En 1948 liaj meblaroj estis sukcesaj en ekspozicio. Pro la ŝtatiĝo li estis artisto en la sekvaj jaroj. En 1972 li konatiĝis pri la emajla tekniko, poste li kreis emajlajn artaĵojn. Li studvojaĝis al Aŭstrio, Belgio, Nederlando, ambaŭ Germanioj, Rumanio, Ĉeĥoslovakio kaj Ĉinio. Lia kolektaĵo pri hungaraj pentraĵoj estis enlande fama.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Würzburg (1974)
- Budapeŝto (1975, 1976, 1998, 2004, 2012)
- Vieno (1975, 1977)
- Bonn (1983)
- Sopron (1985)
El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1969, 1982, 1984, 1987, 1992, 1996)
- Salgótarján (1975, 1977)
- Kecskemét (1975, 1977, 1985, 1998)
Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kiskakas
- artaĵoj en Armena katolika preĝejo (Budapeŝto)
- artaĵoj en katolika preĝejo de Páty
- vidu la malsupran galerion!
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio