Dezső Fehér (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Fehér
Dezső Fehér en 2015
Dezső Fehér en 2015
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1922 (1922-07-15)
en Csorvás
Morto 18-an de decembro 2020 (2020-12-18) (98-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • sports official
vdr

Dezső Fehér [deĵO fehEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehér Dezső estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Geedza paro Fehér

Dezső Fehér[1] naskiĝis la 15-an de julio 1922 en Csorvás, li mortis la 18-an de decembro 2020 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Fehér maturiĝis en luterana gimnazio en Békéscsaba, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1945. Li estis asistanto en la veterinara fakultato, en 1946 li doktoriĝis en la universitato, post 3 jaroj li estis lektoro. Ekde 1951 li estis bestokuracisto en ŝtata entrepreno pri ĉevalkonkursoj, inter 1971–1990 li estis jam entreprenestro. Intertempe en 1980 li iĝis titulara universitata instruisto, en 1988 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis kelkajn distingojn. Li edziĝis en 1951, vidviĝis en 2009.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Általános állattan tankönyvpótló egyetemi jegyzet (studenta lernolibro, 1941, plurfoje eldonita)
  • Állatorvosi sebészeti műtéttan jegyzet l-ll. (studenta lernolibro, 1950-1951)
  • Lovagoljunk – de hogyan? (kunaŭtoro, 1973)
  • A verhetetlen Kincsem (kunaŭtoro, 1974)
  • A magyar lóversenyzés története (1827–1977) (kunaŭtoro, 1977)
  • Százéves a magyar ügetőversenyzés, 1883–1983 (kunaŭtoro, 1983)
  • Az angol telivér Magyarországon (1990)
  • Sérülések és balesetek megelőzése a lovak körül (kunaŭtoro, 1998)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo jam en 2017 en Csorvás

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]