Dezső Gromon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Gromon
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1838 (1838-02-02)
en Vajska
Morto 25-an de julio 1912 (1912-07-25) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Barono Dezső GROMON [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gromon Dezső estis hungara politikisto, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis vajszkai és bogyáni [vajskai bodjAni].

Dezső Gromon [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1838 en Hungara reĝlando en Vajszka (nuntempa Vajska en Serbio), li mortis la 25-an de julio 1912 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Gromon akiris diplomon en Imperiestra kaj Reĝa Ekonomia Alta Edukejo de Magyaróvár en 1861. Post siaj studoj li okupiĝis pri la familia bieno kaj ankaŭ li politikadis loke. Li estis elektita parlamenta deputito pri Bács-Bodrog en 1869, post 6 jaroj ties departementestro. Li forlasis la parlamenton inter 1872-1875, tiam li vojaĝis eksterlande. Li denove estis parlamentano en 1882, post 2 jaroj ankaŭ subministro. Tiutempe li apartenis ankaŭ la la senato. En 1894 li ricevis la titolon "vera interna sekreta konsilisto". En 1906 li baroniĝis. Dum sia vivo li ricevis taskojn solvi la regionajn problemojn (inundoj, vivkondiĉoj de la loĝantaro).

Fontoj[redakti | redakti fonton]