Dezső Grosz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Grosz
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1898 (1898-02-17)
en Reșița
Morto 15-an de junio 1975 (1975-06-15) (77-jaraĝa)
en Timișoara
Lingvoj rumanagermanahungara vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Profesio
Okupo poeto • Literatura tradukistoĵurnalistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

GROSZ Dezső [gros] estas rumanuja hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto naskita la 17-an de februaro 1898 en Resicabánya kaj motinta la 15-an de junio 1975 en Temeŝvaro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon Dezső Grosz finis en Arad, studojn pri juro en Kolozsvár. Unue li praktikis en advokatejoj, poste iĝis ĵurnalisto en Temeŝvaro. Li estis interna kunlaboranto de la ĵurnaloj Munkáslap (1919-20) Esti Lloyd (1924), ekde 1926 Déli Hírlap. Li tradukis poemojn de rumanaj kaj germanaj poetoj. En 1934 li iĝis la unua direktoro de Újságíróklub (Ĵurnalistklubo). Li estis fervora kulturorganizinto. En tiu klubo interalie prelegis aŭ legis el verkoj siaj Ottó Indig, Frigyes Karinthy, Dezső Kosztolányi, Endre Nagy, Sándor Hunyady, Ernő Ligeti, Ion Marin Sadoveanu, Géza Tabéry. Post la 2-a mondmilito li estis kunlaboranto de Luptărorul Bănătean kaj Sportul Popular. Li havis muziknotkolektaĵon kaj muzikan fakbibliotekon el pli ol 3000 da volumoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.