Dezső Jakabffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Jakabffy
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1895 (1895-02-19)
en Satu Mare
Morto 2-an de oktobro 1965 (1965-10-02) (70-jaraĝa)
en Sfântu Gheorghe
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro
vdr

JAKABFFY Dezső [pr. jakabfi] estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro naskiĝinta en Szatmár la 19-an de februaro 1895 kaj mortinta en Sfântu Gheorghe la 2-an de oktobro 1965.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li debutis en 1914–15 en Miskolc, poste li studis reĝisoradon ĉe Max Reinhardt. Ekde 1918 li ludis ĝis 1925 en Arad, en jaroj 1925–28 li ludis kaj reĝisoris en trupo de Mihály Fekete (Temeŝvaro, Târgu Mureş Satu Mare). En 1929–32 li translokiĝis Hungarujon kaj dungiĝis al Pécs, en jaroj 1933–36 al Debrecen. Por du jaroj li estis victeatrestro kaj ĉefreĝisoro en Pécs. En 1938–39 li estis direktoro de teatra distrikto MohácsNagykanizsaSzentesSzombathely. En 1942–43 li prezentis spektaklojn en Szatmárnémeti, Máramarossziget, Dés kaj Nagybánya. Post la dua mondmilito ĝis 1948 li estis direktoro de la Városi Színház de Satu Mare, sed oni disigis la institucion. Poste ekde ekde 1953 li estis reĝisoro de la teatro de Sfântu Gheorghe.

El liaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon