Dezső Pekár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

PEKÁR Dezső (pro. peka:r) estis hungara geofizikisto, ano korespondanta de la MTA (1922 – 49) naskita en Arado la 17-an de novembro 1873 kaj mortinta en Budapeŝto la 4-an de julio 1953. Li estis pli juna frato de Károly Pekár kaj Mihály Pekár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Pekár studis en la Universitato de Budapeŝto. De 1895 li estis asistanto de Loránd Eötvös, de 1901 stipendiulo de MTA. En 1915 oni nomumis lin ĉefgeofizikisto. De 1919 li estis la unua direktoro de la Instituto pri Geofiziko. En la 20-aj jaroj li gvidis ekspediciojn al Barato kaj Francio. Per verko A Beiträge zum Gesetz der Proportionalität von Tträgheit und Gravität (Annalen d. Physik, Leipzig, 1922) li gajnis kune kun Loránd Eötvös kaj Jenő Fekete la konkurspremion Benecke de la universitato Göttingen. Por terenesploroj li konstruis taŭgan malgrandan pendolon, kiu ricevis la nomon pendolo Pekár.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A. br. Eötvös Loránd-féle geofizikai mérésekről (Bány. Koh. L., Bp., 1917);
  • Br. Eötvös Loránd élete és tudományos működése III. Gravitációs mérések (Mathem. Phys. L., Bp., 1918);
  • Br. Eötvös Loránd emlékezete (Mathem. Phys. L. Bp., 1921);
  • Földalatti üregek kimutatása Eötvös torziós ingájával (Matem. és Term. tud. Ért. 1935).

Fonto[redakti | redakti fonton]