Dezsőné Kosztolányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezsőné Kosztolányi
La familio Kosztolányi en 1918
La familio Kosztolányi en 1918
Persona informo
Naskonomo Schlesinger Ilona
Naskiĝo 21-an de februaro 1885 (1885-02-21)
en Budapeŝto
Morto 5-an de decembro 1967 (1967-12-05) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo vd
Familio
Edz(in)o Dezső Kosztolányi vd
Infanoj Ádám Kosztolányi vd
Profesio
Okupo tradukistoaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dezsőné Kosztolányi [deĵOnE kostolAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kosztolányi Dezsőné estis hungara aktoro, verkisto, tradukisto. Ŝia persona nomo estis Ilona, ŝia origina familia nomo estis Schlesinger [ŝlesinger] ĝis 1905, poste Harmos [harmoŝ] ĝis la edziniĝo. Ŝia edzo estis Dezső Kosztolányi, ŝia geedziĝa nomo estis laŭ okcidenteŭropa nomsistemo Ilona Kosztolányi, ŝia pseŭdonimo estis Görög Ilona.

Ilona Schlesinger[1][2] naskiĝis la 21-an de februaro 1885 en Budapeŝto, ŝi mortis la 5-an de decembro 1967 en Budapeŝto (ekzistaj ankaŭ aliaj datenoj).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilona Schlesinger devenis el juda familio, ŝi estis edukita en Gödöllő. Ŝi akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1907. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Magyar, pli poste laŭvice en teatra trupo de Irén Feld, Artúr Bárdos, Endre Nagy (verkisto). Ŝi havis rolojn ankaŭ province en Székesfehérvár kaj Szabadka. En 1910 ŝi konatiĝis kun Dezső Kosztolányi, post 3 jaroj ili gedziĝis. En 1915 ŝi naskis filon, iom pli frue ŝi katolikiĝis. Kiel patrino, ŝi nur kelkfoje rolis, sed komencis verki novelojn, kune kun la edzo ŝi tradukis. Ili aperis ekzemple en Nyugat. Depost la vidviniĝo ŝi verkis jam romanojn.

Ŝiaj elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mme Chaglon üzletei. Egy divatszalon rejtelmei (1909)
  • Kosztolányi Dezső (1938); verkaro de Dezső Kosztolányi
  • Tüzes cipőben (1948); membiografio pri la holokaŭsto
  • Karinthy Frigyesről (1988); Pri Frigyes Karinthy
  • Kosztolányi Dezső. Életrajzi regény (1990, 2004); biografia romano
  • Burokban születtem. Memoár, novellák, portrék (2003); kompilado

Ŝiaj elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]