Dezső Szomory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Szomory
Persona informo
Szomory Dezső
Naskonomo Weisz Mór
Naskiĝo 2-an de junio 1869 (1869-06-02)
en Peŝto
Morto 30-an de novembro 1944 (1944-11-30) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Lingvoj hungarafrancagermanaBiblia Hebreaantikva greka vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Piarista Gimnazio de Budapeŝto • Muzikakademio Franz Liszt vd
Memorigilo Dezső Szomory
Familio
Gefratoj Emil Szomory vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistodramaturgomuzikkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dezső Szomory [deĵo somori], laŭ hungarlingve kutima nomordo SZOMORY Dezső (naskita WEISZ Mór [wajs mor] la 2-an de junio 1869 en Pest (urbo); mortinta la 30-an de novembro 1944 en Budapeŝto) estis hungara verkisto kaj dramisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Szomory devenis el juda familio. Li komence lernis muzikon, tamen li elektis postenon en redaktejoj. En 1890 por eviti la soldatajn jarojn li rifuĝis al Francio, kie li sendis skribaĵojn al Hungario. En 1906 li hejmenvenis, post 2 jaroj li aliĝis al Nyugat. Liaj dramoj estis ofte prezentitaj en teatroj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Péntek este (Vendreda vespero), dramo, 1896
  • Mária Antónia dramo, 1914
  • II. József császár (Imperiestro Jozefo la 2-a), dramo, 1918
  • II. Lajos király (Reĝo Ludoviko la 2-a), dramo, 1922
  • Takáts Alice (Alice Takáts), dramo, 1930
  • Bodnár Lujza (Lujza Bodnár), dramo, 1936
  • Az isteni kert (La dia ĝardeno), prozo, 1910
  • A pékné (La bakistino), prozo, 1916
  • Horeb tanár úr (Sinjoro instruisto Horeb), prozo, 1934
  • Az Irgalom Hegyén (Sur Monto Indulgo), novelaro, 1964

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio