Saltu al enhavo

Diário de Notícias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diário de Notícias
emblemo
taggazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 29-a de decembro 1864 vd
Landoj Portugalio vd
Sidejo Gebäude des Diário de Notícias
Fondintoj Eduardo Coelho vd
Posedata de Global Media Group vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Diário de Notícias (DN) ['djarju də nu'tisjɐʃ] ( portugale por Ĉiutagaj Novaĵoj ) estas portugala semajna gazeto. Fondita de Tomás Quintino Antunes kaj Eduardo Coelho la 29-an de decembro 1864, en Lisbono, ĝi estas unu el la plej tradiciaj kaj gravaj gazetoj de la lando. [1][2]

Ekde 2019, la centrisma liberal-konservativa gazeto produktas nur presitan eldonon sabatojn, kiu aperas kiel suplemento al Dinheiro Vivo. [3] La ĉiutagaj novaĵeldonoj estas haveblaj interrete, kelkaj el kiuj estas pagendaj.

La ĉefsidejo de la gazeto troviĝas sur Avenida da Liberdade en Lisbono ; ĝin posedas la amaskomunikila kompanio Global Media Group. [4] [5][6]

Ĝi estas konsiderita gazeto de registro por Portugalio. [7][8]

Tra la jaroj, multaj famaj figuroj de la portugala kulturo kontribuis al la gazeto, inkluzive de Joaquim de Seabra Pessoa, muzikrecenzisto, patro de Fernando Pessoa (1868-1893); José Maria Eça de Queiroz (1870-1880-aj jaroj); José Saramago; Alice Vieira kaj multaj aliaj.

En 1930, la redakcio de la gazeto sendis korespondanton António Ferrú al Munkeno, kie li sukcesis intervjui Adolf Hitler. A. Ferrú estis la unua ĵurnalisto kiu ricevis respondojn al la tri demandoj faritaj al la Führer en la franca lingvo  .

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. European News Resources. NYU Libraries. Arkivita el la originalo je 28 January 2015. Alirita 24 January 2015 .
  2. (17 October 2013) Historical Dictionary of the Republic of Guinea-Bissau. Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-8027-6.
  3. Helena Lima (2013). Oporto newspapers and the city readers. The construction of editorial and audiences identities”, Revista Internacional de Historia de la Comunicación 1 (1), p. 74–91. doi:10.12795/RiHC.2013.i01.04.
  4. Helena Sousa (1994) Portuguese Media: New Forms of Concentration (Conference paper). University of Minho. Alirita 24 January 2015 .
  5. Portuguese Media. BPI Equity (5 March 2014). Alirita 2 February 2015 .
  6. “Portugal: Media System”, The International Encyclopedia of Communication.
  7. Wheeler, Douglas L.. (2010) Historical Dictionary of Portugal, 3‑a eldono, The Scarecrow Press. ISBN 978-0810860889. “The major Lisbon newspapers are Didrio de Noticias (daily and newspaper of record) ....”.
  8. Eaman, Ross. (2009) The A to Z of Journalism. The Scarecrow Press. ISBN 978-0810871540. “The most prestigious newspaper for print journalists is the Diario de noticias, Portugal's "newspaper of record", followed by the more popular Jornal de noticias and the staunchly independent Publico.”.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]